MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LINGVOPOLITIKO

Energie lernante

Apartan publikan atenton akiris jarkomence du altrangaj germanaj politikistoj pro sia aparta rilato al la angla lingvo. Unue Guido Westerwelle, la nova federacia ministro pri eksterlandaj aferoj, rifuzis respondi al angla raportisto en la angla lingvo dum demandohoro („gazetara konferenco”) de la registaro.

Li ne nur ne respondis en la angla, kiel kutimis fari liaj antaŭuloj (cetere nur en la angla, ĉar pri aliaj lingvoj ili ne disponis), sed li eĉ ne allasis demandojn en alia lingvo ol la nacia. „Ni tie ĉi estas en Germanio, kaj kiu raportas pri ĝi, esploru en la landa lingvo”, li diris.

Fenomeno

Jen novaj tonoj en postmilita Germanio, ĉiam pli kutimiĝanta al la lingvo de la venkintoj kvazaŭ natura fenomeno. Al atenta observanto, tamen, tia konduto estas konata. Jam antaŭ jaroj Popola Respubliko Ĉinio decidis, en samaj cirkonstancoj, postuli la landan lingvon.

Similan konatecon atingis Günther Oettinger, iama ministroprezidanto de la germana federacia lando Badeno-Virtembergo, pro parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Bruselo. Ne pro ties enhavo li famiĝis, sed pro lia mallerta traktado de la angla lingvo.

Ĵargono

Lia regiona dialekto kaj lia speciala lingvouzo formis el la angla tre apartan ĵargonon. Tamen la parlamento iel komprenis kaj akceptis lin kiel EU-komisionanon pri energio. Tian rudimentan lingvaĵon verŝajne multaj tie uzadas, sed ne nepre publike.

Cetere, la konduto de Westerwelle tute ne trovis ĝeneralan akcepton inter la landanaro. Oni mallaŭdis „novan germanan naciismon” kaj rifuzon de laŭdira „lingva internacieco”, lige kun la suspekto, ke la ministro pri eksterlandaj aferoj ne bone konas „la internacian lingvon”.

Oettinger, kontraste, kiu ja mem evidentigis sian staton en la angla, renkontis fortan primokadon kaj saman akuzon pri nekompleta kompetenteco en la deĵorado. La nova komisionano pri energio tamen ne meritas kompaton. Kiel ministroprezidanto de Badeno-Virtembergo, federacia lando apud la franca landlimo, li iam rifuzis enkonduki la najbaran francan lingvon en bazajn lernejojn. Anstataŭe li tiam trudis la „anglan mondlingvon”. Evidente li ne bone lernis la propran lecionon.

Traktadoj

Intertempe la EU-komisionano tamen montriĝas lernokapabla. La nova posteno kaj la publika atento direktos almenaŭ parton de lia energio en lingvostudadon. Intervjuate, li diris, ke en bruselaj paŭzoj li volas studi la anglan lingvon. Eĉ nun li taksas sian nunan anglan sufiĉa por la ĉiutago. Tamen eŭropaj burĝoj certe trankviliĝos, ke Oettinger en gravaj internaciaj traktadoj intencas uzi tradukiston, ĉar li „ne planas konfirmi kontraktojn pri miliardoj per la angla”.

En Germanio nun estas tri lingvaj tavoloj. Unu, la lerta ekonomia kaj politika kasto, edukiĝis kun nur unu komunika lingvo, la angla, kaj primokas ĉiun, kiu ne povas atingi ilian lingvonivelon kaj vivomanieron. Dua klopodas respekti la diversajn kulturojn kaj komuniki en multaj lingvoj aŭ uzi neŭtralan internacian lingvon. Tria ne multe klopodas pri lingvoj aŭ malsukcesas en la lernado. Aparte tiaj homoj admiras kaj favoras anglemulojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17