MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ĜARDENOJ

Kun la legomoj kreskas amikeco

Antaŭ du generacioj multaj domposedantoj kulturis ĝardenon apud la domo. Multaj fieris pri sia ĝardeno, sed dum la prospera periodo inter proksimume 1980 kaj 2000 multaj domposedantoj ne emis ĝardenumi, kaj tion ne lernis la nova generacio. Tamen dum la lastaj kelkaj jaroj, precipe dum la malprospera periodo, homoj komencis denove ĝardenumi.

En Nov-Zelando, kaj supozeble en aliaj landoj, popularis ĝardenado dum la unuaj tri kvaronoj de la 20-a jarcento. Ekzistis kluboj, por ke oni kune lernu kaj diskutu kaj eĉ gajnu premiojn pro la plej grandaj kaj sukaj legomoj aŭ fruktoj kaj ankaŭ floroj. Cetere multaj lernejoj posedis legomoĝardenojn.

Antaŭ unu generacio oni ĉesis instrui ĝardenadon. La lernejanoj ne komprenis la avantaĝojn de propra ĝardeno kaj ne sentis bezonon kreskigi legomojn. Poste kiel plenkreskuloj ili disponis pri la monrimedoj por aĉeti ĉion bezonatan.

Sukero kaj graso

Dum tiu periodo en evoluintaj landoj kreskis la nombro de homoj, kiuj fariĝis tro dikaj, malsanaj kaj pigraj. La malsano diabeto trafis pli kaj pli da homoj, parte pro malbona dieto, tro da sukero kaj graso, kaj parte pro nesufiĉa ekzercado.

Tamen okazis diversaj reagoj, ekzemple la movado por malrapida manĝaĵo, kiu fondiĝis en Italio en 1989 kaj poste disvastiĝis alilande. Kontribuis ankaŭ renesanco de bienistaj bazaroj.

Precipe dum la lastaj du jaroj, dum la depresio, pli kaj pli da homoj decidis, pro manko de sufiĉa mono, eble pro manko de laborposteno, ke ili ŝparu monon, kreskigante la proprajn legomojn kaj fruktojn. Por helpi tiajn homojn, oni starigis en kelkaj urboj en Nov-Zelando komunumajn ĝardenojn, kie homoj povas lerni fari kaj finfine manĝi la profiton de sia laborado.

Sakoj kaj skatoloj

Kreskis la ĝardeno-movado ne nur en Nov-Zelando sed ankaŭ en aliaj evoluintaj landoj. Kreis lernejoj novajn ĝardenojn, kie la geknaboj lernas kultivi plantojn. Samtempe ili komprenas, ke manĝaĵo devenas de plantoj kaj ne de superbazaraj sakoj kaj skatoloj.

Diversaj urboj permesas kultivi neuzatajn terpecojn por komunumaj ĝardenoj. Tio utilas al tiuj sen hejma spaco kaj ankaŭ nutras sintenon pri komunumeco, dum homoj kunestas por dividi sciojn kaj spertojn. Do kun la legomoj kreskas amikeco.

En Manukau, apud Auckland, oni starigis programon kontraŭ diabeto: partoprenantoj ekzercas sin, ĝardenumante. En Nelson alia grupo, konsistanta el pensiuloj kaj senlaboruloj, formiĝis por ŝpari monon, kreskigante la propran manĝaĵon. Ofte tiaj ĝardenoj havas ekologian flankon.

Kuraĝigi kaj konsili

Ne ĉiuj komunumaj ĝardenoj sukcesis. Foje najbaroj plendas, se la aspekto ne plaĉas. Do komunuma ĝardeno en Basque-Parko en Auckland estas forigita, ĉar la volontuloj ĝin ne sufiĉe prizorgis. Helpe al tiaj homoj la magazino New Zealand Gardener (Nov-Zelanda Ĝardenisto) komencis kampanjon por kuraĝigi kaj konsili nespertajn kultivantojn. Komenciĝis samcele nova televida programo.

En Wellington, la projekto por komunumaj ĝardenoj nomiĝas Operation Green Thumb (Operacio Verda Dikfingro). La konsilantaro subtenas 90 ĝardenojn tra la urbo.

Notindas, ke la kreskanta intereso pri ĝardenoj neniel sin limigas al Nov-Zelando. Starigis novan legomoĝardenon ĉe la Blanka Domo en Vaŝingtono Michelle Obama, la edzino de la usona prezidanto.

Pliaj informoj legeblas ĉe: www.nzgardener.co.nz; www.mangerecommunitygarden.com; www.communitygardenz.org.nz kaj www.slowfood.com.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07