MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Novelo

La malĵaluzo de Klorinda

La violonĉelistino Klorinda, bela admirata laŭdata estrino de la mondfama kordkvaropo „Kanalis”, descendas de la jeta ŝtupareto. Neniu fotoraportisto atendis ŝin. Ŝi vojaĝis inkognite, defendata de nigraj okulvitroj kaj vasta ĉapelrandaĵo kaj abunda skarpo. La muzikistino ekzakte zorgas por gardi sian brilan profesian aktivecon nete apartan disde sia sekreta amor-vivo. Jam de ses jaroj ŝi estas la pasia amantino de Tankredi: belstatura, muskola viro, vegetarano, arda amanto, sed modesta bastubjisto en urbeta bando. Neniu en la mondo povus tion imagi.

Nur nun, post ses jaroj, ĝena epizodeto enigis la unuan makuleton en tiun perfektan amor-rilaton.

Jen kial Klorinda descendas laŭ la jeta ŝtuparo rapide, sed ne tiel gaje-pimpe kiel kutime. Ĉi-foje ŝin ne atendas malsupre la bela Tankredi. Ĉi-foje ŝi alvenas tute neanoncite. Eĉ al la koleginoj de la kordkvaropo ŝi vorton ne diris. Ĉi-foje temas pri strikte persona solvenda afero. Ŝia alveno estos surpriza donaco por la amato.

La danĝera epizodeto okazis antaŭ monato, dum ŝia lasta alveno. Tiam li aŭdacis preskaŭ primoketi ŝin. Neforgeseble!

Plurfoje, akompanante ŝin al sia apudrivera hejmo en la urbeto Riverponto, la bela Tankredi estis varme salutata de junaj elegantaj virinoj; kelkfoje ili ameme ĉirkaŭbrakis kaj kisetis lin survange, kiel oni kutimas en tiu ĉi bolanta suda lando. Kutima signo de amikeco, tute sena je amorsignifoj. Sed la lastan fojon mezaĝa rondvizaĝa diketa alta virino, renkontita en la subtrairejo de la flughaveno, kvazaŭ ĵetiĝis en liajn brakojn kaj tro ameme kisis lin: survange ja ... sed dum fuĝa tempero eĉ surbuŝe! La apartaĵeto ne fuĝis de la Klorinda agla okulo. Tio inside enŝteliĝis en la Klorindan menson. Ĝi turmentis ŝin malfruvespere, kiam, post elĉerpaj muzik-ekzercadoj, ŝi vane atendis la endormiĝon en sia verda liteto.

Per si mem tiu fuĝema liptuŝeto povintus esti rapide forgesita. Bedaŭrinde ĝin sekvis ĝena malbongusta kvereleto:

„Kiu estis?” demandis Klorinda per neŭtrala tono, kiam la du interkisintoj disiĝis kun reciprokaj promesoj pri baldaŭa revidiĝo.

„Kolegino de la bando”, li respondis per same neŭtrala aplomba tono; „ŝi estas la unua hobojo”.

„Ĉu tiel varmaj estas viaj rilatoj kun ĉiuj bandanoj?” ŝi rimarkigis kun pinĉopreno da spit-humuro en la voĉo.

Jen la eraro! Li tuj rigardis ŝin humur-ŝerce: „Ĉu ĵaluza?”

Kvazaŭ mordita de aspido, Klorinda eksaltis kaj ektorentis:

„Ĵaluza MI??? Karulo, mi konstatas, ke kvankam ni estas kune de ses jaroj, vi ankoraŭ malmulte konas min! Vi ja devus esti parkerinta, ke mi ne scias, kio estas ĵaluzo!”

„Nu, trankviliĝu, karulino. Ŝajnis al mi ...”

„Ŝajnis erare! Vi bonege scias, kion mi pensas pri tio. Ĵaluzo! Aĥ! la plej stulta, malnobla sento, kiun homo povas gastigi en si. Krome: tute vana senutila memleza ...”

„Sed ... kara ... diru al mi: ĉu vi iam troviĝis en situacio, kie vi povus ĵaluzi?”

„ĈU MI???!!!” ŝi kriĉis akcipitre. „Ĉu vi blagas? Neniam en mia vivo!”

„Do vi ne povas eĉ scii, pri kio temas ... Mi vetas: se vin trafus taŭga situacio, vi povus ja ekĵaluzi, samkiel ni ĉiuj teranoj. Ja vi ne estas alimonda estaĵo ...”

„Aĥ, ĉesu, mi petas! Mi neniam konis, konas aŭ konos la ‚ĵaluzon’; en ia ajn situacio mi nur MALĴALUZON konas! Memoru tion, karulo!!!”

„... Nu nu, karulino, mi pentas, se mi ofendis vin, mi pardonpetas, ni lasu tion, jen preta taksio ...!”

Eta sed potenciale danĝera epizodo, plej rapide forviŝenda. Klorinda, kromnomata de la koleginoj „Vulkanino”, decidis: oni tuj realigu la revon de la kordkvaropo: plenumi koncerton en Santorino, arta urbeto en la lando de Tankredi, ne tro malproksime de Riverponto. La aŭditorio de Santorino estas ja la sekreta celo de ĉiu ajn altnivela klasikmuzika ensemblo. Kaj de Santorino oni atingas Riverponton per apenaŭ duonhora flugeto ... Jen perfekta solvo, facila senĝena maniero por tuj nuligi la tiklan dorneton enŝoviĝintan en la Klorindan menson ekde la lasta amorvizito.

Senprokraste Klorinda ĉion organizis. Kaj la koncerto okazis, kun granda sukceso kaj fina ovacio kaj entuziasmaj laŭdoj fare de la lokaj kritikistoj. Post la koncerto Klorinda simple diris al la koleginoj: „Mi restas tie ĉi kelkajn tagojn, ni revidiĝos hejme la venontan semajnon, ĝis kaj kis'”. Sen pluaj klarigoj ŝi trafis lokan aviadileton por atingi la urbeton de Tankredi.

Do jen Klorinda, kiu, bone konante la kvartalon, pensorapide atingas per taksio lian domon. Ŝi eniras la ĝardenon kun forte batanta koro; ŝi pensas, kiel grandegan surprizon ŝi okazigos al li per tiu neatendata, subita ekapero! Ŝi eniras la grandan kuirejo-restadejon. Strange, la mebloj delokiĝis. La tablo estas en la mezo de la ĉambro, kaj nenio troviĝas sur ĝi, krom du tranĉaĵoj da viando sur blanka faruno. Tankredi sidas apud la tablo kaj platigas per viandobatilo la ruĝkolorajn tranĉaĵojn. Li tute ne ŝajnas surprizita. Lia vizaĝo restas senesprima, indiferenta. Klorinda haltas ĉe la sojlo kaj rigardas lin. Li trankvile klarigas: „Mi trovis ĉi tiun viandon en la fridoŝranko; mi preparas ĝin por rostado.” Klorinda mire staras sur la sojlo gapante. Tiam eniras la kuirejon mezaĝa rondvizaĝa diketa alta virino. Ŝi ne rigardas al Klorinda, nur kviete preterpasas la viron kaj haltas en ĉambroangulo. Ŝi surhavas normalan hejman laborveston. Evidente ŝi loĝas tie ĉi!

La koro de Klorinda frostiĝas. Neeltenebla dolorego ekplenigas ŝian tutan enon ... kaj ŝi vekiĝas, kovrita de malvarma ŝvito en sia verda liteto. Akra tenajla premo plu dolorigas ŝin: li apartenas al alia virino. Post tempero ŝi komprenas, „estis nur sonĝo!”, sed samtempe fulmopenso trafas ŝin: „Do ankaŭ mi kapablas ĵaluzi!”

Julia SIGMOND kaj Sen RODIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julia Sigmond kaj Sen Rodin el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17