MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

BURUNDO

Familioj je la limo

Laŭ statistikoj Burundo estas inter la plej dense loĝataj afrikaj landoj kun ĉirkaŭ ok milionoj da homoj. Laŭ demografoj, se oni ne limigos la nombron de infanoj, la loĝantaro ĝis 2015 duobliĝos. Tio ne surprizu: en multaj regionoj de Burundo oni ankoraŭ konsideras infanojn kiel riĉaĵon.

En grandaj urboj oni komprenas la rezultojn de multinfanaj familioj. En urboj, kie la vivo pli kostas, infanoj formas ŝarĝon, ĉar necesas pagi edukadon, loĝadon, manĝaĵon ktp.

En vilaĝoj, kie – kontraste al urboj – vivas malmulte da edukitaj homoj, virinoj diras, ke, kiam ili gravediĝas, ili nepre nasku la infanojn. Aliaj aldonas, ke, se Dio volas, ke ili ne nasku, nur tiam ili haltos.

Kuracistoj

La vilaĝaninoj asertas, ke ili naskas multajn infanojn, ĉar duono de la infanoj mortos. Mankas en la vilaĝoj kuracistoj, kaj malsato detruas la imunsistemon de multaj infanetoj. Cetere kelkaj religioj instruas, ke nepras naski kaj tiel plenigi la mondon.

Tamen estas la virinoj, kiuj zorgas pri la bonfarto de burundaj familioj. Kiam ili senĉese gravediĝas, ili ne povas sin kontentige dediĉi al siaj familioj kaj idoj. Kaj, pro la multaj infanoj, mankas sufiĉe da manĝaĵoj, kio siavice malbone efikas sur la sanon ne nur de la patrino, sed ankaŭ de la tuta familio.

Tio signifas ankaŭ, ke fojfoje pli aĝaj infanoj prizorgas pli junajn. Tial la plej aĝaj ne ĉiam vizitas lernejojn kaj, kiam la gepatroj laboras en la kampoj, ili devas prepari manĝaĵojn por la pli junaj gefratoj.

Bazlernejoj

Eĉ kiam infanoj ja iras al lernejoj, grandas la klasoj. Foje ekzistas nur ses instruistoj por 700 lernejanoj. Pro la nepagipovo de la gepatroj, la ŝtato subvencias ĉiujn infanojn en bazlernejoj. Tamen tio ne sufiĉas, kiam la stomakoj malplenas. En kelkaj vilaĝoj, la monda nutraĵo-programo manĝigas lernejanojn.

Tro da infanoj kondukas al la grandurba fenomeno de senhejmaj, surstrataj infanoj, kiuj foje kulpas pri raboj kaj mortigoj. Ĝenerale infanoj tiaj ne scipovas legi aŭ skribi, kaj do lernas nur kiel prepari ordinaran manĝaĵon, kaj – por knabinoj – kiel prepari manĝaĵojn por infanoj. Ili pasigas sian junaĝon, laborante en hejmoj kontraŭ nesignifa salajro, kiun ili plusendas al siaj familioj en la vilaĝoj.

Iniciato

Antaŭ kelkdeko da jaroj ekfunkciis iniciato por interspacigi naskojn en Burundo. Atingita tamen estas preskaŭ nulo. Ĝi sukcesis nur en la grandaj urboj, tamen la ĉefa problemo kuŝas en la vilaĝoj.

Necesas energie kaj forte konsciigi al la popolo, ke nuntempe ne valoras naski infanojn, se ilin oni ne povas prizorgi. Ankaŭ la ŝtato povus interveni por laŭleĝe limigi la nombron de infanoj permesataj al ĉiu paro kaj por puni tiujn, kiuj ne respektas la limon. Tio ja sukcesis en kelkaj landoj, kiel Ĉinio, kie oni regis la senbridan kreskon de la popolo.

Tamen en Burundo la registaro malrekte kontribuas al la terura kresko de la popolo. Ĝi subvencias ĉiujn akuŝojn en publikaj hospitaloj kaj la flegadon de infanoj malpli ol kvin jaraĝaj.

Jérémie SABIYUMVA

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jérémie Sabiyumva el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07