PolitikoEŬROPA UNIONe al ĉiuj bonas LisbonoKomence de novembro la ĉeĥa prezidanto Vaclav Klaus subskribis la „Traktaton de Lisbono”. Ĉeĥio estis la lasta ŝtato, kiu akceptis traktaton, kiu celas pliefikigi la funkciadon de Eŭropa Unio. La decidoj de la Eŭropa Konsilio plisimpliĝos kaj samtempe la rolo de la Eŭropa Parlamento pligraviĝos. La punkto, kiu ricevis la plej grandan atenton flanke de la amaskomunikiloj, estis la prezidanteco de la Eŭropa Konsilio. Ĝis nun la posteno alternas inter ĉefministroj de EU-membroŝtatoj dum periodoj de ses monatoj. Nun la konsilio elektos prezidanton, kiu funkcios dum 30 monatoj. KandidatoĴurnalistoj informis, ke eŭropaj politikistoj proponos kandidaton el la beneluksaj ŝtatoj (Belgio, Nederlando, Luksemburgio). Iom poste la komunikiloj pli kaj pli ofte menciis la belgan ĉefministron Herman Van Rompuy [van rompej] kiel la plej konvenan kandidaton. Sed, se oni persvados lin akcepti la postenon, tio estigos malfacilaĵojn en Belgio. Kiam en 2008 dominis en Belgio registara krizo, oni penege sukcesis persvadi Van Rompuy iĝi ĉefministro. Li estis ŝajne la sola homo kapabla kaj sufiĉe fidata por kunmeti federacian registaron. Se li akceptas eŭropan rolon, imageblas nova politika krizo en Belgio. Ivo DURWAEL
|