Moderna vivoKIRURGIOBeleco-operaciojInterreto kaj la malfermo de landlimoj kreskigis la uzon de plastika kirurgio, almenaŭ en Litovio. Tion opinias la litova plastika kirurgo Renaldas Vaičiūnas. Vaičiūnas rimarkis, ke lia klientaro konsistas plejparte el virinoj. Ili volas lian helpon por pligrandigi siajn mamojn, korekti okulpalpebron aŭ nazon, malgrasigi aŭ forigi vizaĝfaltojn. Virinoj jam 30-jaraj malkontentas pro sia aspekto kaj vizitas la kirurgon, sed ĉiujare tiu aĝlimo malaltiĝas, laŭ Vaičiūnas. Operacio por pligrandigi mamojn kostas en Litovio inter 3000 kaj 4000 eŭrojn. Plibeligi nazon kostas inter 1800 kaj 4400 eŭrojn. LAST
|