MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Israelo 60-jara (9)

Kiam la cionismo komencis agadi politike en Eŭropo, instige de Theodor Herzl, post la antisemita krizo en Francio pri Dreyfus, la politike maldekstra flanko de la juda popolo, i.a. la laborista sindikato Bund, atentigis la homojn pri danĝero krei ŝtaton tie sur raciaj bazoj, kiu povus okazigi senfinan militon. Ĉu ili ne iomete pravis? Oni ne forgesu, ke en la juda popolo ekzistas maldekstruloj, centruloj, naciistoj ktp ... Forta estis kaj ankoraŭ estas la batalo de ideoj inter judaj naciistoj kaj judaj progresemuloj. Dividi la mondon inter judoj kaj nejudoj estas prezenti malĝustan vidpunkton.

La historio vidita de Josef Ŝemer estas ne malvera, sed tamen iomete idealigita, ĉar li forgesas pri teroristaj grupoj de naciistoj, kiuj ekzemple eksplodigis la hotelon Reĝo David (grupo Irgun, 91 mortintoj, inter kiuj britoj, araboj kaj judoj) inter multaj aliaj terorismaĵoj.

La vera kaj nura solvo estas, ke la homoj devas vivi sen ŝtato kaj mem organiziĝi en respekto de kulturoj kaj tradicioj. Mi ne vidas ion alian por Israelo/Palestino.

Jean-Marc LECLERCQ
Tuluzo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean-Marc Leclercq el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17