MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Israelo 60-jara (2)

Se mi bone memoras, la Brita Imperio proponis al la cionistoj teritorion preskaŭ ne loĝatan en la afrika regiono de la lago Viktorio, sed la ĉefoj de la cionisma movado rifuzis. Al interesatoj pri la israela-araba-palestina konflikto mi varme konsilas la legadon de la tre bona libro de la israela historiisto Benny Morris Viktimoj, kiu interalie bone evidentigas, kiel la gvidantoj de la cionismo tute bone konsciis (kontraŭe al la „ordinaraj” cionistoj, forfuĝantaj el la eŭropaj persekutoj, kredantaj la miton de „senpopola lando por popolo senlanda”), ke la koloniado de Palestino kaŭzos akran konflikton kun la jam enloĝanta popolo. Tiuj gvidantoj respondecas pri la ĝisnune verŝita sango, kaj la estonta historio severe juĝos ilin.

Andrea FONTANA
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Andrea Fontana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17