MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (5)

La artikolon pri la probabla disiĝo de Belgio (MONATO 2007/11, p. 8-10), en kiu diversaj opinioj estas konigitaj, mi trovas tre bona. Sed reage al ĝi Roland Rotsaert rakontas (MONATO 2008/1, p. 6), ke li ne kredas pri la ĉiujara miliarda fluo de Flandrio al Valonio (kaj Bruselo?!). Kiel flandremulo mi sentis min tre indignigita. Tiel longe, kiel flandremulojn oni rajtas tiel krude trakti, la sangosuĉado de nia popolo ne estos forigita.

Omaar VAN HULLE
Flandrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Omaar Van Hulle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17