MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Kiuj sendependiĝu? (3)

Iam Stefan Maul verkis artikolon Katastrofo en Irako, nun li povas tajpi Katastrofo en Eŭropo, ĉu ne? Jen finfine eŭropanoj povas fieri kaj fajfi: ili ja atingis demo(no)kration en Kosovo. Eŭropanoj kvazaŭ ŝafoj sekvis Usonon, kiu delonge agas laŭ la skemo „Dividu kaj regu”.

Jes, jam en 1999 NATO bombadis Serbion, de tiam NATO iĝis krimema organizaĵo, ĉar ĝi ja estis nur defenda organizaĵo, ne agresa. NATO nenion ŝanĝis por tio en sia statuto; nur post la bombado de sendependa ŝtato la statuto estis ŝanĝita. De nun estas kreita precedenco. Gravas, ke la kosovanoj faris tion kontraŭleĝe kaj ĉi tion agnoskos Usono kaj iuj eŭropaj landoj. Do tuj post tio ĉi Sud-Osetio kaj Aĝario povos sendependiĝi de Kartvelio, Katalunio, Eŭskio kaj Galegio povos sendependiĝi de Hispanio, Nord-Irlando, Skotlando kaj Kimrio povos sendependiĝi de Britio, Bretonio, Korsiko kaj Akvitanio de Francio, Valonio kaj Flandrio povos foriri el Belgio ktp ktp. Eŭropa Unio povas disfali, kaj la eŭro-mono malaperos.

Kio okazos en Afriko? Ja eŭropanoj tie kreis kaj desegnis sur la mapo ĉiujn limojn! Kio okazos en aliaj partoj de la mondo? Eble baldaŭ Usono mem dispartiĝos je siaj 50 ŝtatoj, Dio helpu por tio! Ja iam Teksaso provis apartiĝi, sed la demo(no)kratia Usono ne permesis.

Sergeo YURJICH
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sergeo Yurjich el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17