MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Poezio

Saronido

Sunbrilas Saronido en arĝenta bluo,
skuiĝas arbfolioj milde kaj murmure,
alroke ŝaŭmas ondoj blanke kaj susure,
l' animo kaj la sensoj spiras en la ĝuo.

Ombreloj rondaj buntas tra l' malvasta plaĝo,
sub kiuj homoj pigras, kaj grekoj kaj ksenoj,
infanoj ludas, ridas, en iroj kaj venoj,
virinoj sunbruniĝas, belaj kaj sen aĝo.

La suno al plonĝado refreŝiga tiras,
la ŝvito sur papero en gutetoj falas,
l' animo ĉion kaptas kaj tre plaĉe miras.

Sed kvankam la varmego la inspiron mokas,
ne lasas la skribilon, jam la buŝo salas,
meditas la poeto, kaj Atenon vokas.

João José SANTOS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de João José Santos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17