MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Lingvo-politiko: mankas unueco en la Unio

La Eŭropa Komisiono proklamas egalrajtan lingvan politikon: ĉiu civitano povas oficiale uzi sian nacian lingvon kie ajn kaj ricevi dokumentojn kaj respondojn en sia lingvo. Sed praktike la komisiono elpensis principon, laŭ kiu ĉiu eŭropano devus scii krom la gepatra ankoraŭ du fremdajn lingvojn.

Tial eblas legi ĉe Eŭrobarometro (europa.eu.int/comm/public opinion/archives/eb special en.htm), ke enketitoj al la demando, kiujn du lingvojn ili ŝatus lerni, respondis per 77 % la anglan kaj per 33 % la francan. Do estas logike, ke institucioj de Eŭropa Unio (EU) sekvu la deziron de civitanoj kaj tiel subtenu unulingvecon, kiun ili formale malaprobas.

Ĉiuj do lernas la anglan, krom angloj kaj irlandanoj, kiuj apenaŭ lernas fremdajn lingvojn. La formala lingva egalrajteco realiĝas tiel, ke en ĉiuj lingvoj oni ricevas dokumentojn kun plurmonata malfruo aŭ neniam (vidu europa.eu.int/languages, kie de novembro 2005 oni ne aperigis novajn tekstojn kaj oni atendis kvar monatojn por aperigi bazan tekston en dek malpli grandaj lingvoj).

Interpretista humoro

Eĉ tie, kie oni disponas pri interpretistoj kaj tradukistoj por ĉiuj lingvoj, ekzemple en la Eŭropa Parlamento, interpretado fojfoje entenas erarojn, tiel ke parlamentanoj emas pli kaj pli ofte uzi la anglan, por ne dependi de la humoro de la interpretistoj.

Eĉ en skribaj tekstoj sur la plej alta nivelo estas tradukprecizeco tre dubinda. Kiel sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) mi skribis leteron al Ján Figel', la komisionano pri instruado en EU, kaj starigis al li kvar demandojn rilate dokumenton, en kiu la Eŭropa Komisiono asertis, ke „artefaritaj lingvoj ne havas kulturreferencojn”:
1. Kiuj estas, baze de tiu aserto, artefaritaj lingvoj?
2. Kiu difinis la diferencojn inter artefaritaj kaj aliaj lingvoj kaj kiel?
3. En kiu kunveno la Eŭropa Komisiono akceptis la supran tekston?
4. Se la Eŭropa Komisiono opinias Esperanton artefarita lingvo, kiu ne havas per definitionem kulturajn referencojn, ĉu tiuokaze originalaj libroj skribitaj en ĝi, artikoloj pri sciencoj en Vikipedio kaj milionoj da tekstoj en Esperanto en Interreto estas fantomaj fenomenoj, kiuj ne rilatas al kulturo?

Mi ricevis respondon de lia konsilanto, sinjoro Delmolly, en la slovena, kiun ne indas traduki, ĉar mi ne komprenis ĝin. Estis galimatio de politikaj frazaĉoj kelkloke sintakse tute ne klaraj. Mi petis originalon kaj oni sendis al mi la anglan tekston, kiu ankaŭ estis ne pli bona.

Kleriga sistemo

En marto vizitis Slovenion la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso. Dum televida interparolo iu demandis lin, kiel EU imagas instruan sistemon, se oni deziras maksimuman interŝanĝon de scioj (ekzemple profesoroj gastprelegu kie ajn kaj studentoj studu kie ajn), sen interkonsento pri la lingvo, per kiu tio okazu. Rektan respondon Barroso ne donis, sed parolis pri egalrajteco de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj neceso plu havi ĝin.

Kia estas la praktiko? La homoj elturniĝas. Profesoroj ja prelegas en la angla kaj studentoj lernas kaj aŭskultas en la angla. Tiel oni daŭrigas la neformalan, sed evidente ie planitan praktikon, kiu kondukas al neegalrajta unulingva Eŭropo, kiun oni formale kontraŭstaras.

Eŭropa Esperanto-Unio (vidu lingvo.org/eo/2/15) dum du jaroj registris pli ol 1000 laborpostenajn anoncojn en oficejoj de EU-administracio kaj entreprenoj financataj de EU, kiuj kondiĉigas, ke kandidatoj konu la anglan sur denaskula nivelo. Al demandoj de kelkaj eŭropaj parlamentanoj, ĉu tio estas diskriminacio, venis nea respondo.

Vendo de servoj

La raporto de profesoro Grin, laŭ mendo de la franca ministrejo pri klerigado, klare diras, ke Britio ĉiujare gajnas minimume 17 miliardojn da eŭroj pro vendo de servoj rilataj al la angla lingvo. Se oni uzus en komunaj instancoj neŭtralan lingvon, EU ŝparus 25 miliardojn kaj la gajno estus egale distribuita inter ĉiuj landoj (lingvo.org/grin). Riĉa Britio gajnas multegan monon de la malpli riĉaj popoloj de EU.

Kial la reganta tavolo de EU ne komprenas, ke devas ĉiuj krom du (Britio kaj Irlando), se oni volas komunikiĝi en multlingva komunumo, rezigni pri sia lingvo? Se do ĉiuj krom du, kial ne ankaŭ la privilegiitoj?

Ŝajnas, ke finfine homoj komencis pensi alimaniere. La aŭstra revuo Der Standard en enketo pri la plej konvena lingvo por komuna uzo en EU (la enketo diferencis de aliaj, ĉar eblis interalie voĉdoni por Esperanto), ricevis neatenditajn rezultojn. La unuan pozicion nun okupas Esperanto kun 54,8 %, duapozicie estas la germana kun 15,8 % kaj apenaŭ la trian pozicion gajnis la angla per 14,5 % (derstandard.at/url=/?id=2375931). Saĝaj politikistoj devus obei la voĉon de la popolo.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17