|
|
Leteroj
Konfuza aserto
En MONATO de februaro, en paĝo 18, troviĝas aserto iom konfuza: „Tiel Vilniuso fariĝas la unua urbo el la postkomunistaj ŝtatoj kaj el la novaj anoj de Eŭropa Unio, kiu ricevis ĉi tiun honoron” [t.e. ĉefurbo de eŭropa kulturo (2009)]. 1. En 2007 la rumana urbo Sibiu estos, kune kun Luksemburgo, ĉefurbo de eŭropa kulturo. Rumanio estas postkomunista ŝtato. 2. Se nenio ŝanĝiĝos, ekde la unua de januaro 2007, Rumanio estos EU-membro, kio signifas „nova membro”. Sekve neniu el la du asertoj pri Vilniuso estas validaj, krom se oni akceptas ke la EU-membroj de 2004 estas pli novaj ol tiuj de 2007. Ionel ONEŢ Nederlando
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Ionel Oneţ el MONATO (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17
|
|