MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

ENERGIO

Gasodukta projekto implicas politikajn problemojn

La 8an de septembro 2005 naskiĝis nova projekto, pri kiu interkonsentis la ŝtatestroj de Rusio kaj Germanio: balta gasodukto. La kontrakton subskribis respondeculoj de la rusa monopola gaskompanio Gazprom kaj de la germanaj energetika entrepreno E.ON kaj entrepreno Wintershall, apartenanta al la kemi-industria kompanio BASF. La gasodukto, kies konstruo kostos ĉirkaŭ 5,7 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kiu ekfunkciu en 2010, al okcidenta Eŭropo kapablos liveri ĉirkaŭ 55 miliardojn da kubaj metroj da natura gaso.

Laŭ la projekto gaso el Siberio al Germanio estos liverata per 1189 km longa gasodukto, en la profundo de Balta Maro, inter la rusa urbo Viborg kaj la germana Greifswald. Tiel ĝi ĉirkaŭiros la baltajn ŝtatojn kaj Pollandon.

La rusan-germanan interkonsenton la litova ĉefministro Algirdas Brazauskas komence traktis trankvile. Laŭ li, la nuna gasodukta infrastrukturo en Litovio respondos postulojn de la lando ankaŭ post dek jaroj. Dum la jaroj 1985-1990 la lando jare konsumadis pli ol 7 miliardojn da kubaj metroj kaj nun nur 2,9 miliardojn.

Tamen poste kun bedaŭro la ĉefministro konstatis, ke pri nova rusa-germana projekto Litovion neniu informis, nek demandis. Li menciis pri antaŭaj planoj de Gazprom konstrui gasodukton tra Latvio, Litovio kaj la kaliningrada regiono. Ĝi donus eblecon liveri gason ankaŭ inversdirekte, ekzemple, el la Norda Maro. Tiel Litovio kaj Latvio estus protektitaj kontraŭ politikaj aŭ teknikaj hazardoj.

Diskutojn pri ŝanĝo de la jam proklamitaj planoj Brazauskas nomis vanaj. Li promesis en kunveno de la ĉefministroj de la nordaj kaj baltaj landoj iniciati rezolucion, ke dum la konstruo de gasodukto estu observatataj konvencioj pri protekto de Balta Maro. Li atentigis, ke en la fundo de la maro, je 120 km de la litova bordo, estas restaĵoj de kemiaj armiloj. Tie post la jaro 1945 rusoj subakvigis minimume 30 000 kontenerojn kun toksa gaso.

Konservativulo Vytautas Landsbergis, eŭropa parlamentano kaj eksa litova parlamentestro, nomis novan gasodukton, kiu kunligos Rusion kaj Germanion, intenco redesegni la mapon de Eŭropo. „Tiu ĉi nova germana-rusa alianco, hodiaŭ nomata per la internacia termino ‚energia alianco’, estas planita por ŝanĝi la politikan mapon de Eŭropo. Estas domaĝe, ke Eŭropo pretas financi tion.” Li substrekis, ke ĉi-okaze en la plej malavantaĝa situacio restos Pollando kaj baltaj ŝtatoj, baritaj eĉ disde provizora skandinavia alternativo kaj fordonitaj al rusa bonvolo, ĉar manipulado per monopolaj prezoj estos oportuna rimedo por ankaŭ manipuli politikon de najbaraj landoj.

La nuna litova parlamentestro Arturas Paulauskas aldonis, ke Germanio, traktante la gasoduktan aferon, neglektis petojn de aliaj landoj, membroj de Eŭropa Unio, inter ili ankaŭ Litovio. Germanaj kolegoj asertis, ke gasodukto estas afero de privataj kompanioj, tamen Paulauskas opinias, ke gasodukto estas sufiĉe grava energetika projekto, aprobota ankaŭ en politika nivelo.

Dum la rusa prezidanto Vladimir Putin kaj la tiama germana kanceliero Gerhard Schröder varme ĉirkaŭbrakis unu la alian pro la sukcesa decido, la prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśniewski forte kritikis la pozicion de najbara Germanio. Liaopinie ne estas bone, ke grava ŝtato efektivigas tian politikon sen konsideri la opinion de la najbaroj kaj de EU, ĉar fakte ĝi estas projekto de Rusio kaj Germanio, kiu ne apartenas al ĝenerala eŭropa koncepto.

La rusa prezidanto Putin konfirmis, ke la gasodukta plano kaŝas neniujn politikajn motivojn, kaj li invitis landojn de Eŭropo partopreni en la projekto. La rusa gazetaro tiurilate mencias, ke konstruo de la gasodukto donas al Rusio la eblon forte plibonigi siajn ekonomiajn kaj politikajn poziciojn en Eŭropo.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17