MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia ridpunkto

Du mil kvin

2005 estis jaro de pluraj puraj progresoj. Progresis ekzemple uraganoj; dum neniu antaŭa jaro kirloŝtormoj estis tiel fortaj, ĝis 280 km/h rapidegaj, nur iom malpli ol japanaj eksprestrajnoj! Progresegis ankaŭ Koka-Kolao; nur tri lamaj landetoj ankoraŭ ne ĝuas la kult-trinkaĵon usonan: Kubo, Nord-Koreio kaj Mjanmao (eksa Birmo). Progresis Arkto, kie danke al klimata varmiĝo eskimoj antaŭ siaj neĝodomoj baldaŭ havos ĝardenetojn kiel britoj por kultivi florojn, kaj polusursoj anstataŭ salajn fiŝojn povos manĝi dolĉan mielon. Progresis mirakle Irako, kiu nun havas demokratan konstitucion. Progresis Eŭropa Unio, kiu komencis uzurpi Turkion, por ke milionoj da turkoj sentu sin hejme ne nur en okcidentaj EU-ŝtatoj. Kaj progresis nafto- kaj gas-kompanioj, kies profitoj pro gigantaj prezoj por benzino kaj hejtgaso ĉi-vintre gigantiĝos. Progresis tiel nomata birdogripo; la viruso ne plu devas honte kontentiĝi pri gastado en kokoj sed nun loĝas ankaŭ en cignoj, anseroj, anasoj kaj migrobirdoj, pro kio la gripo disvastiĝis el Azio al ĉiuj aliaj kontinentoj. Jen plua pruvo, ke tutmondiĝo estas harmonia beno por la homara familio.

Ne ridu!

Sed ne nur tiaj eminente ĝojigaj eventoj karakterizis la pasintan jaron. Ni devas plori ankaŭ pri fiaj fiaskoj, ekzemple tiu de nova tutmonda pasporto, kiun laŭ ordono de usona prezidanto Ĝorĝ Dablju Buŝ enkondukis jam Belgio kaj Germanio (sekvos la resto de la plenda planedo). Ĝi estas kulmine teknologia, ĉar enhavas elektronikan registriĝon de biometriaj karakterizaĵoj de koncerna persono (ekde 2007 ankaŭ fingropremojn). Sed – ho ve! – oni forgesis, ke por kontroli tiujn pasportojn oni bezonas en Usono (kaj tutmonde) ankaŭ konformajn aparatojn; tiuj estos je disa dispono plej frue en 2008. Do (be)daŭre validas malnovaj pasportoj sen elektronikaĵo, tamen germanoj ekde novembro 2005 ricevas nur pasporton kun la nova teknologiaĵo, kiu kostas (anstataŭ 26 eŭrojn por la antaŭa ordinara pasporto) nun iometete pli: 59 eŭrojn. Vere, pri tia prema prezo oni ne povas ridi, sed tio estas bona, ĉar sur fotoj por la novaj pasportoj oni devas ne ridi, ne rajtas ridi ...

Plej impresan fiaskofarson, tamen, sendube spertis germanoj pri sia modere modela demokratio. Unu el la plej malsukcesaj kancelieroj de postmilita Germanio, Gerhardo Ŝreder, perdis pli kaj pli subtenon de la stulta popolo. Kiam lia partio, onidire socialdemokrata, malvenkis ankaŭ en Nordrejn-Vestfalio, laŭ loĝantaro la plej granda federacia lando, en parlamentaj elektoj, li diris: „Mi komprenis.” Germanoj komprenis, ke nun li do fine demisios kiel kanceliero kaj lasos al la federacia parlamento, elekti alian ĉefregiston. Sed ne tiel agis taktikulo Gerhardo (= ĵetlanco fortika); li deklaris, ke li perdis konfidon de la popolo kaj de la propra partio kaj pro tio postulas konfidon de la federacia parlamento. La plimulto de la paralizita parlamento (do precipe per la voĉoj de la propra, socialdemokrata partio) devas rigore rifuzi tiun fian konfidodemandon kaj tiel prude pruvi, ke liaj partianoj konfidas al li; nur tiel eblis iniciati elektojn por la parlamento meze de mandat-periodo. Ĉu vi komprenis tion? Ne, ĉu? Ankaŭ socialdemokrataj mandatuloj kaj elektantoj grandparte ne komprenis. Sed parlamentanoj kunludis en la farso kaj fine Gerhardo post elektoj perdis ne nur sian oficon sed ankaŭ lastan reston de respekto. Rezulte germanoj nun havas alian malfortan registon, Anĝelon Merkel. Plej grava diferenco estas, ke Gerhardo ĉiam ĉikane rikanis („rikan-celiero”) kaj ŝi scias eĉ ne bride rideti.

Tuj pafu!

Merkel, la unua virina kanceliero de Germanio, kiel ajn ne havos problemojn turismi en Florido sen esti mortpafita. En tiu usona ŝtato en 2005 ekvalidis nova leĝo, kiu permesas al ĉiu indiĝeno tuj pafi, kiam iu fremdulo rigardas strange, ekzemple rikanas moke kiel Ŝreder. Laŭ malnova tradicio de usonaj pioniroj „Unue pafu, poste demandu!” floridano ne bezonas pensi antaŭe; li ja poste povos meti floridajn florojn sur tombon de viktimo. Pri mortpafado temas ankaŭ en alia grava ŝtato, Serbio. Ties serva registaro promesis al militkrimuloj, kiuj libervole prezentiĝas antaŭ la UN-tribunalo en la nederlanda Hago, finance subteni ilin kaj iliajn familiojn, ĉar tiel la lando povas esperi je pozitiva reago al deziro de Beogrado, membriĝi en EU. Parlamentano de opozicia partio konsekvence postulis, ke la registaro pro egalrajteco de civitanoj donacu monon al ĉiu serbo, kiu kulpas pri krimo. Jen vere pasia paŝo antaŭen al pli justa mondo. Kiu nun volas dubi, ke pravis nia komenca aserto: la mondo progresas ĉiukampe. Ek al pograda progresado ankaŭ en 2006!

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17