MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Historia vero malobservita

En MONATO 2005/6, p. 6, Igarasi Takeo opinias: „‚La milito de 15 jaroj (1930-1945)’ kaj ‚la japana agreso kontraŭ Ĉinio’ ankaŭ mistrafas kaj misgvidas.” Mi havas tute malan opinion. Laŭ mi, li malobservis la veron de la historio.

Unue, Igarasi Takeo argumentis, ke „Japanio estis implikita en civilan militon de la tiama Ĉinio kun pluraj reciproke ribelantaj armeoj”. Se Japanio vere „estis implikita” en „civilan militon” de Ĉinio, kiel li diris, do ĝi devus havi malsamajn rilatojn kun diversaj flankoj. Sed kial la tuta Ĉinio batalis unuanime kontraŭ ĝi? Kaj en la sama artikolo la aŭtoro konfesis: „Japanio, certe, estis en malamika cirkonstanco kun Ĉinio dum tiuj jaroj.” Liaj opinioj pri la historio estas kontraŭdiraj unu al alia en la sama artikolo.

Due, laŭ Igarasi Takeo, anstataŭ invadi Ĉinion, „Japanio estis implikita en civilan militon de la tiama Ĉinio kun pluraj reciproke ribelantaj armeoj: Kuomintango, Kompartio ktp”. Fakte, ĝuste pro invado de Japanio, kiu minacis la bazajn interesojn de Ĉinio, la tiamaj Kompartio kaj Kuomintango kun malsamaj politikaj starpunktoj decidis kune batali kontraŭ la japanaj agresantoj. Septembre de 1937 ambaŭ partioj oficiale komencis sian kunlaboron tiukampe. Tion scias ĉiuj ĉinoj kaj ankaŭ la internacia socio.

Trie, Igarasi Takeo skribis en sia artikolo: „Japanio efektive militis kun Ĉinio dum nur 16 monatoj” (de julio 1937 ĝis oktobro 1938). Fakte, la historio ne estas tia, kiel li falsis. Ĉi-jare oni festis la 60an datrevenon de la fino de la dua mondmilito. Nur en 1945 Japanio oficiale kapitulacis. Fakte, Japanio invadis Ĉinion jam en la fino de la 19a jarcento, sed nur iujn lokojn, kaj ĝia grandskala invado tiam estis en preparado.

La 18an de septembro 1931 la japana armeo okazigis la eventon „9.18” en nord-orienta Ĉinio kaj milite okupis multajn gravajn urbojn de la regiono. De tiam ĝis la fino de la milito en la 15a de aŭgusto 1945 la invado de Japanio al Ĉinio estis kontinua kaj grandskala. Samtempe Japanio faris agresan militon ankaŭ kontraŭ aliaj landoj de orienta kaj sud-orienta Azio, kiuj havas ekzaktajn ciferojn de la nombro de mortintoj kaj ekonomia perdo kaŭze de la agreso de Japanio. Tion notis la invaditaj landoj kaj ankaŭ pruvis skribaĵoj kaj rakontadoj de japanaj armeanoj, partoprenintaj en la invado.

La ĉinoj deziras, ke Ĉinio kaj Japanio gardu amikecon kaj kunlaboron. La plej bona metodo por defendi la pacon estas ne forgesi la pasintecon, sed bone memori ĝin por ne plu ripeti la saman eraron. Mi kredas, ke neniu volas revidi kruelan militon.

SU Yijun
Ĉinio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Su Yijun el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17