MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

JAPANIO

Post disigo poŝta privatigo

Kutime la mandato de la malsupera ĉambro de la japana parlamento daŭras kvar jarojn. Tamen en septembro 2005 japanaj voĉdonantoj iris frue al la urnoj por elekti deputitojn. La kialo: ĉefministro Koizumi disigis la ĉambron, ĉar la supera, ne disigebla parlamenta ĉambro malakceptis lian leĝproponon pri privatigo de la japana poŝto.

La leĝpropono estis subtenata de la registaraj partioj, la Liberala Demokratia Partio (LDP) kaj Nova Komeito, sed kontraŭata de opoziciaj partioj. Ankaŭ kelkdekoj da LDP-anoj ribelis pro la privatigo.

La privatigo celas disdividi la japanan poŝton, kiu estas publika korporacio, en plurajn privatajn firmaojn, kaj konfidi ties grandegan kapitalon al merkata ekonomio. Notindas, ke la japana publika financo dependas de publikaj obligacioj eksterordinare multegaj eĉ inter evoluintaj landoj. Ŝtataj kaj urbaj instancoj facilanime eldonadis obligaciojn, apogate de poŝta kapitalo. Koizumi opiniis, ke necesos privatigo por reformi la publikajn kaj ŝuldo-dependajn financojn.

Murdinto

En la elektoj Koizumi, kiel prezidanto de LDP, aŭdace malsubtenis oponantojn ene de la propra partio kaj kandidatigis kontraŭ ili i.a. murdinton en la sama elektodistrikto. La elekto rezultigis grandegan venkon por Koizumi. Li gajnis 296 el la 480 mandatoj: multaj seĝoj de la Demokratia Partio de Japanio (DPJ), la plej granda opozicia partio, transiris al LDP. Nun la leĝopropono pri poŝta privatigo estas akceptota en ambaŭ ĉambroj.

La japana nacia parlamento – kokkai – konsistas el du ĉambroj: ĉambro de deputitoj (malsupera ĉambro) kaj ĉambro de konsilistoj (supera ĉambro). La unua havas 480 mandatojn, la dua 242.

IGARASI Takeo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Igarasi Takeo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17