MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Humiligita Usono

La terurega katastrofo, kaŭzita de la ciklono Katrina, kiu fine de aŭgusto per diluvo ekstermis la lulilon de la ĵaz-muziko, la usonan urbon Nov-Orleano, kaj detruis vastajn partojn de la regiono, havas multajn facetojn, kiuj postulus ampleksan analizon. Tian ni ne povas prezenti kadre de tiu ĉi komentario, sed ni tuŝu almenaŭ kelkajn gravajn aspektojn.

Unu el ili certe estas la demando, kiu ĉiam aperas post tiaj (antaŭvideblaj) naturkatastrofoj en regionoj minacataj pro geografiaj kaj geologiaj kondiĉoj: Kial homoj starigas urbojn (eĉ urbegojn), ofte nekonvene protektitajn konstruaĵojn, sur tiaj terenoj? En la konkreta okazo: kial oni starigas urbegon sub marnivelo, kvankam oni scias, ke ĉiujare ciklonoj povas ĵetegi akvomasojn en tian pelvon? Kial homoj konstruas siajn domojn en tertrem-regionoj (kaj rekonstruas samloke post katastrofo)? Jes, sciante pri minacoj, oni ja povas konstrui almenaŭ parte tiel, ke la risko ne estas tro granda; ekzemple japanoj, kiuj ne havas eblon loĝi en alia, pli sekura regiono, pro multjarcentaj spertoj scias konstrui eĉ nubskrapulojn tiel, ke ili rezistas al tertremo – tamen ankaŭ en tiu lando ĉiam denove mortas homoj pro tertremoj.

Malkonvenaj rimedoj

En Nov-Orleano tamen oni agis inverse: oni plifortigis la danĝerojn per tute malkonvenaj rimedoj, sekigante marĉojn riverajn por tie starigi malpezajn lignajn domojn, kiujn eĉ simpla uragano povas disblovi; oni „protektis” la pelvon per ordinaraj digoj kaj pumpiloj, kiuj reĵetu akvon post inundo, ne pripensante, ke pumpiloj ne povas funkcii, kiam ciklono kaj inundo komplete detruas la energi-sistemojn (kiel okazis nun). Efektive la plej grandajn damaĝojn kaŭzis ne la ciklono mem, sed la diluvo post la rompiĝo de netaŭgaj digoj. Tamen, jam tuj post la tragedio kun centoj da mortigitoj oni parolis pri rekonstruado de la urbego. Estas la psika fenomeno nomata „percepta disonanco”, laŭ kiu homoj scias pri la risko kaj tamen fatalisme (aŭ optimisme – min ne trafos la danĝero) spitas ĝin.

Klimat-efikoj

Alia aspekto estas la klimat-ŝanĝo. Certe estas tro simple kulpigi la usonan prezidanton George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] pro tio, ke li rifuzas la Kioto-protokolon, programon, per kiu oni provas redukti la ellason de venenaj gasoj en la atmosferon. Fakto tamen estas, ke ciklonoj ne nepre plimultiĝis, sed iĝis pli kaj pli fortaj, detruaj do. Tion probable kaŭzas, ke la meza somera temperaturo de la oceanaj surfacoj kreskis dum la pasintaj cent jaroj je proksimume unu celsia grado, kio sendube estas grandparte estigata de la ĝenerala varmiĝo pro klimat-ŝanĝiĝo. Do ni ne argumentu, akuzante la usonan prezidanton sed admonu: fine akceptu la Kioto-protokolon.

Plia, vere ŝoka aspekto estas, ke tiel riĉa kaj teknike altevoluinta lando, kia estas Usono, montriĝis tute nekapabla tuj kaj rapide helpi la trafitajn homojn. Kontraste al la cunamo de la pasinta decembro en Azio, kiu trafis homojn sen iu ajn antaŭa averto, en Usono la minacataj loĝantoj dum tagoj antaŭe sciis, ke venos Katrina, tamen tre multaj ne sekvis la konsilojn de koncernaj instancoj forlasi la urbon. Sed montriĝis ankaŭ, ke helpservoj tute ne estis adekvate preparitaj por mastri tian katastrofon. Certe, la trafita regiono estas tiom granda, kiom tuta Britio, do la helpontoj alfrontis gigantan defion. Sed evidente ĉiuj aŭtoritatuloj, lokaj, regionaj kaj federaciaj, fiaskis, subtaksante la dimensiojn de tiu katastrofo; tro diletante, tro malfrue, tro hezite oni reagis.

Riproĉoj pri rasismo

Funda eraro jam estis la evakuado: riĉuloj (=blankuloj) per siaj aŭtoj povis fuĝi, malriĉuloj (precipe nigruloj) ne, ĉar ili ne posedis aŭtojn kaj busoj estis tro malmultaj. Do ili vole-nevole restis en la urbo – kaj mortis amase. Neeviteble aperis riproĉoj pri rasismo: oni ne helpis tuj kaj amplekse, ĉar viktimoj estis ja „nur” nigruloj. La katastrofo draste elmontris ĝeneralan problemegon de la usona socio: la abismo inter riĉaj blankuloj kaj malriĉaj nigruloj evidente estas multe pli giganta, ol ni ĉiuj supozis. La „modela” usona demokratio spite al koncerna konstitucio ne garantias egalecon de ĉiuj civitanoj. Cinike oni povus diri: se ili ankoraŭ estus sklavoj, la nigruloj vivus pli sekure, ĉar la blankaj mastroj ĉiel ajn savus ilin, ĉar sklavoj estas valoraj. Iliaj liberaj posteuloj valoras nenion por iu alia. Konsternite, la cetera mondo observis, kiom hipokrita estas aplombo de tiu demokratio, kiun Bush volas eksporti al aliaj landoj, la tuta mondo. Nun oni kritike komparas (en Usono mem!) la landon kun tiaj malriĉaj kaj malmodernaj ŝtatoj, kiel ekzemple Bangladeŝo. Kia humiligo por la fieraj usonanoj, fieraj pri siaj virtoj de solidareco kaj reciproka helpemo!

Ĉu Usono lernos el tiu fiaskego? Diskutado pri la problemo nur komenciĝis kaj certe daŭros longe. Ni esperu, ke kun pozitivaj rezultoj. Nur tiel la superpotenco povos iom post iom regajni prestiĝon kaj reputacion, kiujn profunde detruis Katrina.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17