MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Atestas viktimo de honorkrimo

Viktimo de honorkrimo, la mirakle savita Suad atestas en la nomo de miloj da similaj kazoj: la multaj mortintoj ja silentas.

Tradukita el la franca Brûlée vive (bruligita vive), la iom stranga titolo ne tuj instigis al aĉeto. Jen kaj jen mi vidis recenzon: la libro jam ekzistas en 25 lingvoj. Ĝi iom furoris en Francio: mi povus legi ĝin original-lingve. Kial do en Esperanto? Nu, en iuj recenzoj aperis kelkliniaj citaĵoj, etaj tekstspecimenoj, en bona lingvo tamen. „Aĥ, ne temas pri beletro,” mi pensis, „estas dokumento.” Mi akiris kaj legis la libron.

Dokumento, ne fikciaĵo, ĝi tamen tre lerte komenciĝas per ĉapitreto, kiu resumas la dram-anoncajn cirkonstancojn, kadre de tradiciaj vivkutimoj en vilaĝeto okcidente de la rivero Jordano.

La psikologio en la libro estas el du tipoj: aparteno kaj aparteco. Kolizias socio kaj individuo. Ĉe la knabino: banala enamiĝo kun ties febre feliĉaj sentoj kaj sentimentoj, kun ties fantaziaj supozoj kaj esperoj, kun ties senfunda fido kaj fidelemo. Sed ĉio sur fono de timo, ĉar la viroj, solpovantoj en patriarkeca socio, observas la prapatran konduton, kredas ĝin sankta devo: savi la „honoron” pli gravas ol homa vivo.

La 18-jara Suad, senklera kaj senkulpa, bon-intenca junulino, sopiranta edzinecon sed precipe liberon, estas paŝtistino de kaprinoj kaj ŝafoj, kiu devas taglonge laboregi. Ŝi melkas bovinojn, faras fromaĝon, lesivadas kaj, ĉar ŝi estas knabino, estas batpunata ĉiutage. Naiva, ŝi enamiĝas al juna najbaro, kiu iras labori en kostumo, kun teko sub la brako, kaj per aŭtomobilo. Progresreve, por ne perdi lin, ŝi lasas lin fari. Kaj gravediĝas. Nun li, la viro sperta kaj scia, evidente malaperas. Ne eblas daŭre kaŝi la faktojn. Kontraŭ feto mensogo ne efikas. En ŝia familio okazas sekve – laŭ lokaj moroj – konsilio ... kaj tiam „la fajro falas sur ŝin”.

Post terura epizodo, komenciĝas por ŝi – estinta araba virino – nova vivo en Eŭropo: tridekkelkjara, ŝi parolas france, havas italan edzon kaj du filinojn; sed ie vivas ilia frato, ŝia infano el „pli frua vivo”, pri kiu ŝi silentas ĝis ...

En la aĝo de 45 jaroj, ŝi ekskribas kaj poste ankaŭ paroladas pri siaj memoraĵoj: pledo por la rajtoj de virinoj, kontraŭ sklavado, kontraŭ la aranĝita edzinigo, sed unualoke kontraŭ kruela murdo, la krimo „pro honoro”.

La sentoj, kiuj saturas ŝian vivon, estas angoro antaŭ vira violento, estas deprimiĝo, humiliĝo, laco, kulpo, senkuraĝo, submetiĝo, sufero kaj timo. Timo kaj ankoraŭ timo. Poiome revenas al ŝia menso forpuŝitaj fruaĝaj memoraĵoj. Ni ricevas klaran bildon de kruda pejzaĝo, de kulturo ne-eŭropa, sub alia klimato. Ŝia libro estas libro el militregiono: regadas sekreta batalo, subprema kaj kontraŭvirina.

Neniel pornografia, ĝi estas tamen ĉion-eldira pri la faktoj de la vivo. La forto de la libro estas en tio, ke ĝi rakontas ne nur la okazaĵojn, la spertojn kaj precipe la sentojn dum tiuj travivaĵoj mem, sed eĉ rivelas la intimajn pensojn; kaj ankaŭ postajn internajn konfliktojn: ĉu, kaj kiom, diri al la filinoj? Kaj kio pri la fora filo?

Tiel ŝi rakontas: „Mia patrino edziniĝis dek-kvar-jara. Mia patro estis ege pli aĝa ol ŝi. Ŝi naskis multe da infanoj. Entute dek kvar. Restas nur kvin vivantaj. Longtempe mi ne konsciis, kion dek kvar infanoj signifas ...” Kaj: „Kvankam mi ne vizitis lernejon, mi sciis nombri la ŝafojn. Mi povis do kalkuli per miaj manoj, ke estis nur kvin infanoj elirintaj el la ununura ventro de mia patrino: Nura, Kajnat, mi Suad, Asad kaj Hanan. Kie estis la aliaj?” Unu sola filo. Eta ĉiopova dio. Knabinoj estas servistinoj, sklavoj, aŭ posedaĵoj same kiel la brutoj kaj bestoj.

„En ordinara tago, hejme, okazis almenaŭ unu vangofrapo, aŭ unu piedbato, pretekste, ke mi laboris ne sufiĉe rapide, ke la teakvo bezonis tro da tempo por varmiĝi ...”

„Mi ne konsciis, ke simplaj klaĉadoj, supozoj de najbaroj, eĉ mensogoj, povus fari, ke iu ajn virino iĝas ‚ŝarmuta’ (putino), kaj ke tio kondukus ŝin al morto, por la honoro de la aliaj. Tion oni nomas honorkrimo. Por la viroj de mia lando, tio ne estas krimo.”

„Ĉu mia frato amis sian edzinon? En mia lando, oni parolas pri geedziĝo, ne pri amo, pri obeado kaj tuta submetiĝo, ne pri amrilatoj inter viro kaj virino. Nur deviga seksorilato kun virga knabino, aĉetita por sia edzo. Se ne, la forgeso aŭ la morto. Nu, kie estas amo?”

„La ŝafido estis eta femalo. Ĝi sekvis min kiel infano. Mi verŝajne estis dek-kvin-jara. Mi akuŝigis multe da ŝafinoj, sed mi memoras nur tiun. La ŝafineto sekvis min. Kien ajn mi iris, ĝi estis malantaŭ mi. La patrino mortis, kaj la ŝafido vivas ... Estas strange pripensi, kiel oni strebis por akuŝigi ŝafinojn, dum mia patrino sufokis siajn infanojn. Tiutempe mi tute ne pripensis tion. Estis akceptenda kutimo.”

Pro sia simpla sed bonstila lingvaĵo kaj sia kortuŝa, foje eĉ larm-eltruda, nepre diskonigenda enhavo, la verko estas unu el tiuj libroj, kiuj ekzistu ĉiulingve. Ajnlingve.

Laste, mi diru ion pri la traduko, kvankam tiukampaj neperfektaĵoj neniom forprenas de la dokumento, nek iel ĝenas la legadon. La verko estas „gramatike kaj lingve kontrolita de André Cherpillod.” Jen konata nomo, jam ia garantio por bona kvalito. Tamen reviziado kaj korektado ĉiam estas malfacila kaj sendanka tasko. Mi ne tre fidas lingvajn komitatojn kaj korektantajn komisionojn. Ankaŭ ĉi-kaze mia malfido montriĝas pravigita. Preseraroj estas malmultaj kaj ne ĝenaj. Sed restas kelkaj falsaj amikoj (aŭ francismoj), kelkaj nekonsekvencaĵoj aŭ mallertaĵoj, kaj ankaŭ diversaj gramatikaj elreliĝoj.

Christian DECLERCK
Suad: Vivbruligita (Honorkrimo). Tradukis el la franca Rémy Bouchet. Eld. SAT, Parizo, 2004. 190 paĝoj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Declerck el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17