MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Instru-taksilo

Ĉiujare, de marto ĝis junio, mi instruas bazan Esperanto-kurson en la plej grava universitato de Kostariko. Temas pri elektebla kurso por iu ajn kariero kadre de la bakalaŭra nivelo. Ekzamenojn mi anstataŭigas per tekstoj, elprenitaj el diversaj numeroj de MONATO: ĉiu studento ricevas apartan ekzempleron kun difinita teksto, portas ĝin hejme, tradukas sian unikan tekston hispanen helpe de ĉiuj haveblaj rimedoj kaj liveras ĝin al instruisto antaŭ konvena limdato. La malfacileco kaj longeco de la tekstoj kreskas de la unua al la tria ekzameno, sed la lernantaro ĉiam sukcesas kaj ege ĝuas la sperton per interesaj legaĵoj en alloga, nuntempa revuo.

Hugo MORA
Kostariko

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hugo Mora el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17