MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Origino de Einstein

En MONATO 2005/2, p. 29, Yamasaki Seikô asertis, ke Einstein estis denaska sviso. Oni ofte aŭdas tion, sed tiel la afero tamen ne fariĝas vera: Einstein petis svisan civitanecon, kiam li junaĝe translokiĝis tien. Denaske li originis el la germana urbo Ulm.

Martin MEYER
Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Meyer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17