MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Nostalgia reveno

Kiam mi estis juna – meze de la antaŭa jarcento – ĉiusemajne mi aĉetis en la gazetvendejo mian ekzempleron de la junulara revuo Robbedoes, kaj senescepte tuj mi foliumis al la paĝo, kie aperis la nova aventuro de Guust Flater, la helpoficisto de la redakcio, kiu estis ĉiam bonvola, sed same ĉiame fuŝis kaj vekis la koleron de la kolegoj ... La „aventuro” estis nur duonpaĝa kelkbilda komikso, sed ĝi estis por mi la kulmino de la revuo.

Kia ĝojo vidi, ke post 50 jaroj Guust Flater revenis sub la nomo Gastono Lafuŝ. Sian nomon li ŝanĝis, sed ne siajn farojn! La Guust Flater, kiun mi ekkonis, fakte jam estis traduko de la origina franca Gaston Lagaffe, kiu poste vizitis duonan Eŭropon kaj tie nomiĝas Vakse Viggo (Danio), Viggo (Norvegio), Gaston (Svedio), Niilo Pielinen (Finnlando), Gaston aŭ Tomás el Gafe (Hispanio), Sergi Grapes (Katalunio), Viggó Viðutan (Islando) kaj Sjapsjal Gazi (Turkio).

La nova albumo Gastono 1 arigis kvardekon da tiamaj komiksoj, sed, kvankam 50-jaraĝaj, ili neniel donas impreson esti malnovaj. Escepte de la malnova skribmaŝino, kiun Gastono „sukcese” riparis por sia ĉefo, nuna magazina redakcio aspektas tute same.

La bindo kaj la preso estas perfektaj, la lingvaĵo senriproĉa.

Paul PEERAERTS
Franquin kaj Jidéhem: Gastono 1. Eldonis Espéranto-Jeunes, Parizo, 2005. 48 paĝoj. ISBN 2-9524-120-0-6.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28