MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

EKONOMIA KRESKO

Sud-orienta Eŭropo: motoro de la nova Eŭropo

Sud-orienta Eŭropo montris dum la pasintaj kvar jaroj klare la plej altan ekonomian kreskon en Eŭropo. Kun reala pliiĝo de 23 % en tiu periodo la regiono ekonomie kreskis multe pli rapide, ol la „malnova” Eŭropa Unio el 15 ŝtatoj, kaj ankaŭ pli rapide, ol la 8 novaj EU-membrolandoj (16 %) de centra kaj orienta Eŭropo, kiuj eniris la union pasintjare.

Ankaŭ kompare kun la dinamikaj regionoj de Azio sud-orienta Eŭropo bone sin prezentis. Ĉi-jare kaj venontjare ĝi restos la plej dinamike evoluanta regiono en Eŭropo. Tion deklaris Stefan Bruckbauer, ekonomikisto de la viena Bank Austria Creditanstalt (BA-CA). Ĉi-jare estas prognozata 5-procenta kaj en 2006 5,5-procenta ekonomia kresko de tiu regiono.

Investoj

Tiu pozitiva evoluo plifortigis ankaŭ la tutekonomian signifon de la regiono. Kun pli ol ok miliardoj da eŭroj en fremdlandaj rektaj investaĵoj en la jaro 2004 sud-orienta Eŭropo sukcesis altiri trionon de la investita kapitalo al la landoj de centra kaj orienta Eŭropo. Ankaŭ en la sekvaj jaroj la situacio en tiu regiono favoros la rektajn investojn. Malaltaj salajroj kaj impostoj, samkiel la plua EU-integriĝado, kontribuos al tio. Konsiderante la venontajn privatigojn, oni prognozas, ke ĉi-jare kaj en 2006 fremdlandaj investoj je dek miliardoj da eŭroj fluos al sud-orienta Eŭropo. Tio egalas al preskaŭ 40 % de ĉiuj investoj, kiuj fluas al centra kaj orienta Eŭropo.

Ankaŭ estonte dinamika kresko

Sud-orienta Eŭropo ankaŭ dum la venontaj jaroj restos la plej dinamike evoluanta parto de Eŭropo, eĉ se la evoluo en kelkaj landoj estus malrapidigita. Por iuj landoj el la regiono plu ekzistos la eblo de negativaj politikaj surprizoj, samkiel povus ja ankaŭ iuj el ili surprizi per sia integriĝ-ritmo. Ekzemple, Bulgario povus kuratingi ĉe la enkonduko de la eŭro iun alian landon el la novaj EU-membroŝtatoj.

Tiuj evoluoj estigas ankaŭ pozitivajn impulsojn por la banka sektoro, kiu montris eksterordinarajn rezultojn kun kresko je 29 % jare dum la pasintaj kvar jaroj. Por la sekvaj jaroj plu ekzistas konsiderinda potencialo, eĉ se surbaze de la fortaj kreskoj, kiuj kaŭzis problemojn kun la pagobilanco, eblas atendi pli restriktajn agojn flanke de la centraj bankoj.

La ekonomikistoj de BA-CA prognozas pliiĝon de la kreditoj en sud-orienta Eŭropo je 300 % en la sekvaj dek jaroj, kio respondas al novaj kreditoj je 130 miliardoj da eŭroj. Pro tio sud-orienta Eŭropo evoluos en la venontaj jaroj pli dinamike, ol la ok novaj EU-membroŝtatoj, kiuj kun atendata kresko de 230 % konservos sian dinamikecon.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17