MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Arto

DVD

La flugigo de oktopodo

Kiun sencon havas flugigi oktopodon? Unuavide eble neniun, sed per tiu ĉi viddisko (DVD) oni vidos, ke tiu ideo povas havi multajn interesajn flankojn. La filmo montras, kiel grupo de volontuloj sukcesis krei per 20 000 balonoj gigantan polpon kaj flugigi ĝin. Ni povas spekti la tutan faradon, ekde la plenblovigo de la unua balono ĝis la flugo de la giganta kreitaĵo super la maro kaj ĝia surteriĝo ... nu, surtegmentiĝo.

La unuhora filmo, aperinta en 2004, estas komentita en Esperanto kaj do verŝajne estas la unua cifereca viddisko en la internacia lingvo. Eblas ankaŭ elekti la anglalingvan komenton, kun subtitoloj en la angla, hispana, portugala kaj en Esperanto.

Mi ekspektis la filmon kun iom da skeptiko, ĉar balonfarado ne vere apartenas al miaj fortaj interesoj, sed la farado de la oktopodo tamen sukcesis kapti mian atenton kaj katenis min al la ekrano ĝis la lasta bildo. Rekomendinda do, ankaŭ al ne-balonemuloj!

pp
Larry Moss kaj John Ninomiya: Flying An Octopus (La flugigo de oktopodo). Viddisko por ĉiuj regionoj, kun 56-minuta ĉeffilmo en Esperanto kaj la angla, kaj multe da ekstra bildmaterialo nur en la angla.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28