MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Medio

KLIMATŜANĜOJ

Ĉu la tero fariĝos saŭno?

La tervarmiĝo povas multe pli draste okazi, ol spertuloj ĝis nun supozis. Ĝis 2100 la tutmonda averaĝa temperaturo povas altiĝi je maksimume 11,5 gradoj celsiaj. Unu el la rezultoj estas la ŝrumpo de la antarkta glacio.

100 000 komputiloj partoprenis en granda projekto por esplori la klimatevoluon. Je maksimume 11,5 gradoj celsiaj la averaĝa temperaturo tutmondskale povos kreski ĝis la fino de tiu ĉi jarcento, se la karbondioksido-procentaĵo en la atmosfero plu senlime kreskos dum la venonta tempo. Ĝisnunaj studoj de UN ĉiam supozis altiĝon de la averaĝa temperaturo ĝis 2100 je nur 1,4 ĝis 5,8 gradoj celsiaj.

„Kresko je 11,5 gradoj estus granda katastrofo por la klimato”, komentas Tim Palmer de la Eŭropa Centro por Mezperspektivaj Veterprognozoj. Tamen ekzistas ankoraŭ „substancaj malcertecoj pri tio, kiom forte la tero efektive varmiĝos”, koncedas Palmer en intervjuo al la germana interretmagazino Spiegel Online. Karbondioksida koncentriteco de 550 ppm (parts per million, la kvanto de CO2-molekuloj je miliono da ĉiuj molekuloj en la atmosfero) kaŭzas la danĝeran 11,5-gradan altiĝon kaj estas supozebla por la fino de la 21a jarcento. Tamen seriozaj klopodoj redukti la forcejajn ellasojn povus evitigi la plejan malbonon. Nuntempe la CO2-kvanto sumas je 380 ppm kontraste al 270 ppm de la antaŭindustriaj tempoj. Ĉiujare ĝi altiĝas je averaĝe 1,1 ppm. La sciencistoj cerbumas, ĉu la tero povas toleri tian kreskon, ĉar kompreneble ne ekzistas iuj spertoj. „Eĉ la hodiaŭ jam atingita CO2-koncentriteco povas longperspektive kaŭzi danĝeran klimatŝanĝon”, diras David Stainforth [dejvid stejnfort], fizikisto de la brita universitato de Oksfordo.

Antarkto-glacio degelas en rekorda tempo

Antaŭ kelkaj jaroj grupo da sciencistoj venis al la konkludo, ke la masiva glacikorpo de Antarkto ne estos en danĝero por la venontaj cent jaroj. Nun aliaj klimatologoj venas kun alarmaj novaj esploroj. „La ĝisnuna konkludo estis, ke la okcident-antarkta glacikorpo ne kolapsos antaŭ la jaro 2100. Tiun konstaton ni devas nun revizii”, diras Chris Rapley [kris rapli], estro de la Brita Antarkta Esplorado, al la brita gazeto Daily Telegraph. Antarkto ne plu estus „dormanta giganto”, sed „vekita giganto”, komentas Rapley. La sciencistoj tamen ne certas, ĉu la degelo estas kaŭzita pro la tervarmiĝo. Surbaze de novaj mezuroj en distaj regionoj de okcidenta Antarkto sciencistoj konstatis, ke ĉiujare ĉirkaŭ 250 kubaj kilometroj da glacio glitas en la maron. Per tia kvanto oni povas kovri surfacon de 500 oble 500 kilometrojn per unu metron alta glacitavolo. Pro tiu glaciglitado la tutmonda marnivelo kreskus ĉiujare je kvinona milimetro.

Multaj partoj de la tero, ĝis nun sekaj, povus fariĝi venontaj turismaj naĝlokoj kaj multaj urboj tute malaperos en la akvo aŭ almenaŭ konkurencos kun Venecio. Entute la nuntempa ĉiujara kresko de la marnivelo je du milimetroj estas minimume je 15 procentoj kaŭzita de la degelo de la glacikovraĵo apud la suda poluso. En la pasintaj jaroj pluraj gigantaj pecoj de la antarkta glaciplato forrompiĝis kaj forflosis en la maron. Lastfoje tion faris en 2002 la Larsen-B-glaĉerbreto kun areo de 3250 kvadratkilometroj.

Por politikistoj nekutiman klaran scenaron desegnis la brita ministro pri mediprotektado Margaret Beckett dum klimatkonferenco. „Pli grandaj sekvoj de la tutmonda varmiĝo dum la venontaj 20 ĝis 30 jaroj ne estas plu eviteblaj”, diris la ministrino. Verŝajna katastrofa temperaturkresko okazos ĉiuokaze, ĉar ĝi jam estas „parto de la sistemo”.

Klimato de scenigita timo?

La klimatesplorado ne plu estas abstrakta scienco, sed fariĝis intertempe tiom ekscita, ke eĉ Holivudo dediĉis plurajn filmojn al la temo. Antaŭ nelonge la filmo The Day After Tomorrow (Postmorgaŭ) venigis milionojn da kinemuloj, kiuj spektis klimatkolapson, kaŭzitan de la homaro. Ankaŭ la sukcesega aŭtoro Michael Crichton priskribas en sia libro State of Fear (Stato de timo) la hororon de klimatŝanĝiĝoj. La ekscita libro temas pri perforta konflikto inter sobraj klimatrealistoj kaj radikalaj klimatidealistoj. La lastaj organizas la timon antaŭ abruptaj klimatŝanĝoj kiel armilon. Ĉiu veterevento estas uzata de ili por „pruvi” ilian tezon pri tutmonda varmiĝo. Kontraŭ ili la realistoj havas malfacilan pozicion, ĉar buntaj hororvizioj pli allogas la homojn ol simplaj sciencaj sciigoj.

Neniu dubas, ke la de la homoj kaŭzita klimatŝanĝo estas serioza temo. Sed ĉu ĝi vere estas la plej grava temo surtere, demandas sin aliaj. Ĉu paco aŭ forigo de povreco ne estas samgrandaj defioj? Kio pri la kresko de la loĝantaro, la demografia problemo aŭ tute ordinaraj naturkatastrofoj? La daŭra pritrakto de la temo – en novaĵoj kaj intertempe ankaŭ en Holivudo kaj prozo – stumbligis multajn. Ĉu forcejaj ellasoj? Multaj ne plu interesiĝas pri tio, ĉar la afero perdis la „fascinon” de io nova. Por igi la temon „iomete pli alloga” la novaĵagentejoj devas sekve buntigi la bildojn kaj dramigi la tekston. Oni raportas pri uraganoj, sed eble prisilentas la fakton, ke tio estas tute normala dum certa sezono. La fakto, ke ekzemple en norda Eŭropo la tempestoj lastatempe iĝis multe pli maloftaj, ne eniras la novaĵojn. Male, oni parolas pri inundoj kaj ondoj de varmego. Dramaj minacoscenaroj – la fluŝanĝo de la Golfa Fluo kaj sekve la malvarmiĝo de grandaj partoj de Eŭropo, la rapida degelo de la glacio en Antarkto kaj Gronlando – nutras la bildon de tero, kiu alfrontas sian apokalipson. Sed kiom realisma estas tiu scenaro?

Jam oni publike cerbumis pri tio, ĉu la azia cunamo ne estas kaŭzita de la homo mem. En tempoj de mizero kaj sufero tiaj pripensoj fariĝas rapide – ankaŭ sen scienca bazo – popularaj. Finfine ankaŭ la scienco ne povis averti ĝustatempe milojn da mortontoj. La sciencistoj mem ne unuanime certas, ĉu la klimatŝanĝoj estas entute kaŭzitaj de la homoj. Bona kvarono de ili dubas pri tio. Tamen granda plimulto opinias, ke nuntempe okazas klimatturniĝo, kaŭzita de la homaro, kiu akceliĝos en la estonteco kaj pli klare montros la konsekvencojn: nome pli altaj temperaturoj kaj pli alta marnivelo. Kelkaj el la klimatologoj prilaboras la signifon de unuopaj veteraj eventoj tiel taŭge por la amaskomunikiloj kaj dramigis ilin ruze. Ili citas ĉiam la plej draman scenaron kiam ili parolas pri eblaj perspektivoj en la estonteco, kaj pentras sekve la plej drastajn klimatsekvojn. Aliaj pli mildaj, same science esploritaj, konstatoj restas nemenciitaj.

Cui bono? (Al kiu tio utilas?) Timo mobilizas, sed nur por mallonga tempo. Poste homoj denove kapdolorumas pri temoj, kiel senlaboreco, la propra futbalklubo kaj la venonta manĝaĵo. Klimatŝanĝoj tamen postulas longdaŭrajn reagojn, neinfluitajn de sezonaj preferoj, ŝatokupoj aŭ amaskomunikila vendebleco. Sed por venontan fojon interesigi la publikon ne plu sufiĉas paroli pri ondoj da varmegoj aŭ tempestoj aŭ formorto de bestospecoj – nun oni devas paroli pri la ĉeso de la Golfa Fluo. Ek al la spiralo de troigo! Rezulto estas, ke la civitano ne plu scias, kio estas troigo kaj kio estas serioza scio pri klimatturniĝo.

Kioto-protokolo por savi la planedon

Post dekjara debato finfine la 16an de februaro la unua leĝe deviga mediprotektada regularo, la t.n. Kioto-protokolo, ekvalidiĝis. Ĝia celo estas haltigi la klimatŝanĝadon. Kritikantoj tamen atentigas, ke pro la fakto, ke Usono ne subtenis la protokolon, la tuta projekto restos senefika. Usono timis, ke la devigoj de la protokolo tro damaĝus sian ekonomion. Subskribita en 1997 en la japana urbo Kioto, la protokolo difinas leĝe devigajn limigojn por CO2-produktantaj industriaj ŝtatoj redukti sian forcejan emisiadon inter 2008 kaj 2012. La celo estas malaltigi tutmondan poluadon je 5,2 % kompare al la poluada nivelo en 1990. Laŭ sciencistoj la industriŝtatoj devas redukti sian CO2-emisiadon je 80 % ĝis la jaro 2050 por evitigi klimatkolapson. Aliaj forcejaj gasoj devas esti reduktitaj je 50 % dum la sama periodo.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17