MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

NIĜERIO

Atendas la tribunalo

Lastatempe Usono insistis, ke Niĝerio liveru la eksprezidanton de Liberio, Charles Taylor, al tribunalo en Siera-Leono, kie Unuiĝintaj Nacioj starigis milittribunalon por esplori krimojn, okazintajn dum la tiea interna milito. Ankaŭ la agojn de la ribelantaro, estrata de Fodey Sankoh, amiko de Taylor, oni volas esplori. Sankoh tamen mortis, antaŭ ol ekfunkciis la tribunalo.

Oni akuzis Taylor interalie pri lia subteno de la ribelintoj, kiuj murdis milojn da homoj kaj grave malstabiligis la regionon. Oni akuzis lin ankaŭ pri armilperado kaj ekspluatado de mineralaj riĉaĵoj de Siera-Leono.

Tamen Taylor, jam de tri jaroj en ekzilo en Niĝerio por faciligi repaciĝon kaj demokration en Liberio, insiste neas la akuzojn. Dum vizito al Usono de la niĝeria prezidanto Obasanjo en majo, tiu atentigis, ke Usono kaj aliaj landoj aprobis la ekzilon de Taylor por ebenigi la vojon al paco kaj al liberaj prezidantaj elektoj en 2006. Tial Obasanjo diris, ke ne eblos transdoni Taylor al la milittribunalo.

Protestoj

Usono opinias, ke Taylor de lia ekzilejo en suda Niĝerio plu influas politikajn eventojn en sia hejmlando. Fakte, multaj niĝerianoj protestis kontraŭ la ekzilo de Taylor en sia lando, aparte tiuj, kies familianoj mortis dum la militoj en Liberio kaj en Siera-Leono.

Laŭ spertuloj, la restado de Taylor en Niĝerio embarasas la gastigantan landon kaj malhelpas, ke ĝiaj ŝuldoj estos nuligitaj de riĉaj landoj, kiel Usono. Tamen restas neklare, ĉu Obasanjo cedos al la premo de Usono kaj de la diversaj grupoj kontraŭ Taylor kaj liveros lin al la tribunalo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17