MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

AFRIKO

Lingvoj malpurigitaj

Pluraj etnoj konsistigas la popolon de la nigra kontinento Afriko, kion montras ankaŭ la diverseco de lingvoj, parolataj tie. El malsamaj lokoj venis afrikanoj kun propraj lingvoj. Estas centoj da dialektoj. Ĉiu afrika lando havas siajn. En Togolando nur du el pli ol okdek estas rigardataj oficialaj kaj instruataj en lernejoj: unu estas pli parolata en la norda parto, dum la alia evoluas en la suda. La ceteraj ankaŭ vivantaj rolas efike inter la socianoj, sed nur parole. Al tiuj aldoniĝis fremdaj komuniklingvoj unue el najbaraj landoj, poste el Eŭropo kaj aliaj lokoj. La eŭropaj estas koloniaj lingvoj, ekfunkciintaj en la tuta Afriko antaŭ jarcentoj. Ilia unua celo, kiu estas simpla faciligo de kontaktoj kun la popoloj, estis misatingita. Ĉi lastaj akceptis la lingvon altruditan, tiel ke malfacilas ĝin forpuŝi hodiaŭ. Ili estas ĝis nun la laborlingvoj, oficiale agnoskitaj en la sistemo politika.

Koloniaj lingvoj minacas

Fakte, ili vehiklas la kulturojn de aliaj popoloj, kulturojn, kiuj vere malpurigas la togolandajn, kaj ĝenerale la afrikajn. Afrikaj lingvoj estas neglektataj favore al aliaj importitaj. La franca, la angla ... estas instruataj ekde la bazaj lernejoj. Oni devigis la lernantojn paroli ilin eĉ ekster la kursoj. La rezulto fariĝas tiel amara por afrikanoj, ke oni devas ne prisilenti. Unue, multnombras homoj kiuj scipovas nombri en tiuj fremdaj lingvoj, sed tion ne sukcesas nacilingve. Ili malfacile interpretas; aliaj ne majstras la nacilingvan salutadon; ili miksas la lingvojn dum kunvenoj kaj interkomunikadoj. Ekzemple, parolante la evean aŭ la joruban (naciajn lingvojn), ili uzas ankaŭ francajn aŭ anglajn vortojn, kiujn ili ne kapablas traduki ĝuste. Due, ne ĉiuj socianoj havis ŝancon vizitadi lernejon aŭ simple komprenas la kolonia(j)n lingvo(j)n. Pro la fakto, ke afrikanoj parolantaj ilin forgesas aŭ neglektas la nacia(j)n lingvo(j)n, ili reagigas parencojn kaj samlokanojn kun malĝojo per jenaj kondutoj: silento responde al salutado; ĉesigo de interparolo, forlaso de kunvenoj pro nekompreno kaj enuo, esprimo de malŝato al la parolata(j) lingvo(j); sinkonsidero antaŭ ĉio. Ĉar samlandanoj (eĉ samfamilianoj) ne povas unu kun la alia paroli centprocente propralingve, la estonteco ŝajnas duba por afrikaj lingvoj.

Ĉu savi niajn lingvojn eblas?

Afrikanoj mem ekkonsciu pri tiu aspekto de fremdaj lingvoj; faru konkretajn paŝojn por eviti pli-malpli postan malaperon de siaj tradiciaj kaj praaj lingvoj. Ili ne malakceptu naciajn lingvojn dum kunvenoj; permesu ilian uzadon ĉie en sia(j) lando(j); enkonduku ilin en la edukado kaj instruado (instruu ilin per ili); verku en tiaj lingvoj literature, arte ...; alfabetigu en ili.

Kelkaj landoj komencis kaj havis kontentigan rezulton. Tio etendiĝu al aliaj, kiuj ankoraŭ indiferentas aŭ rezignas pri la antaŭenigo de propraj lingvoj tradiciaj.

SAGRADJELOU Kokou

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sagradjelou Kokou el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17