MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Trezoro ĉiam pli aĝa

„Mi gardos vin trezore”: jen la frazo, kiu en Japanio kortuŝos fraŭlinon kaj kondukos al sukcesa geedziĝa propono. Almenaŭ tion kredas enketistoj, kiuj sondis opiniojn pri geedziĝo inter ĉirkaŭ 500 japanaj gefraŭloj.

Ŝajnas, ke 21 % de fraŭloj kaj 44 % de fraŭlinoj volas gardi aŭ esti trezore gardataj; 64 % de fraŭloj kaj 68 % de fraŭlinoj preferas simple „Ni geedziĝu”. Oftas ankaŭ propono kia „Ni estu kune”. Tamen 70 % de fraŭloj kaj 53 % de fraŭlinoj inter la aĝoj de 25 kaj 30 nek proponis geedziĝon nek ricevis proponon.

En Japanio gefraŭloj geedziĝas pli kaj pli aĝe, kaj do pli kaj pli malmultiĝas geknaboj. La registaro provas ŝanĝi la situacion, sed preskaŭ vane.

HORI Jasuo/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17