MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Scienco

MEDICINO

De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?

En februaro 2003 informagentejoj maltrankvilige sciigis, ke en la suda provinco de Ĉinio Gvangdongo (ĉine Guǎngdōng) aperis amasaj okazoj de malsano, kiu similis gripon kaj ofte komplikiĝis en pneŭmonion, eĉ en morton malgraŭ la kuracado.

Meze de marto multaj infektitoj estis jam registritaj en Honkongo, Vjetnamio kaj baldaŭ en Singapuro. La infekto plej intense disvastiĝis en malsanulejoj, hoteloj, flughavenoj, stacidomoj, multloĝejaj domoj, pasaĝeraj aviadiloj ktp. La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) anoncis la alarmon pro epidemio de tiel nomata netipa pneŭmonio (poste populare nomita „sarso”). Fine de marto similaj malsanuloj estis registritaj jam en Tajvano, Tajlando, Kanado, Usono kaj en multaj eŭropaj landoj. Baldaŭ fariĝis konata tio, ke la epidemio komenciĝis en Gvangdongo jam en novembro 2002.

Infekta aganto: kronviruso

Dum tiu tempo sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon. Komence erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la kronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon. La familio Coronaviridae delonge estas konata al virusologoj. Sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ krono. Kronvirusoj estas grandaj RNA-enhavantaj virusoj. Ili disvastiĝas inter vertebruloj kaj tie kaŭzas bronkiton, hepatiton, gastroenteriton, encefaliton ktp. Ĉe homoj ili estas la ofta kaŭzo de tiel nomataj malvarmumaj malsanoj kaj gastroenterito, kaj ili transmisiiĝas precipe per aerguta medio.

La kronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj. La malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado, parolado, spirado. Krome, la virusoj estas trovitaj en sango, fekaĵo, urino, vomaĵo. Tial, krom la precipa aerguta vojo de transmisio, la malsano povas disvastiĝi per infektitaj akvo, nutraĵo kaj diversaj aliaj materialoj. La kronviruso estis nomita Urbani SARS-associated coronavirus, memore al la kuracisto Carlo Urbani, kiu diagnozis la malsanon, infektiĝis kaj malgraŭ kuracado pereis pro sarso la 29an de marto 2003.

Rapida disvastiĝo

La epidemio intense disvastiĝis ĝis la fino de junio 2003. La malsanuloj estis registritaj ne nur en regionoj apudlimaj kun Ĉinio, sed ankaŭ en tre malproksimaj landoj: Brazilo, Kolombio, Aŭstralio, Sud-Afriko kaj aliaj. La ĉefan rolon en interkontinenta disportado de la infekto ludis aviadilaj pasaĝeroj, ĉefe turistoj. En Rusio, malgraŭ la longa landlimo kun Ĉinio, pro ekstrema landlima kvaranteno estis registrita nur unu malsanulo en la apudlima urbo Blagoveŝĉensk.

Laŭ la informo de MOS, la plimulto de la sarso-malsanuloj estis registritaj en la kontinenta Ĉinio, en Tajvano kaj en Kanado. Entute en pli ol 30 landoj estis registritaj proksimume 8500 malsanuloj, el kiuj pli ol 800 (ĉirkaŭ 10 %) mortis pro la malsano. La infekto estis pli danĝera por maljunuloj kaj la suferantoj de aliaj malsanoj.

Post inkubacia periodo, plej ofte 5-7 tagoj (ĝi povas plilongiĝi ĝis 10-14 tagoj), ĉe malsanuloj aperas gripsimilaj simptomoj: la temperaturo plialtiĝas ĝis 38 gradoj celsiaj kaj jen venas nazkataro, kap- kaj muskol-doloroj, seka tusado ktp. Ĉe multaj aperas diareo, kio ne estas karakterize gripa. En la facilaj okazoj la simptomoj malaperas post 7-10 tagoj. Sed 15-20-elcente la viruso penetras bronkojn kaj alveolojn de pulmoj kaj kaŭzas la inflaman proceson (pneŭmonion). Denove plialtiĝas temperaturo, aperas spirafekcio, brustdoloro, rapida batado de la koro, cianozo ktp. Sur la radiografaĵo oni vidas multenombrajn infiltratojn en pulmoj. Kuracistoj diagnozas pneŭmonion. La patologian proceson komplikas diversaj bakterioj.

Por kuracado oni uzas plej ofte kontraŭvirusajn medikamentojn, kiel ribavirino, interferonoj kaj iaj kontraŭaidosaj preparaĵoj. Oni uzas diversajn stimulilojn de la imunstato, antibiotikojn por neniigi diversajn aliĝintajn bakteriojn, hormonojn (kortikosteroidojn) por malŝveligo de inflamo. La kuracistoj de Honkongo sukcese uzis seron de personoj, kiuj jam resaniĝis post sarso. En gravaj kazoj estas necesa provoka spirado.

Precize diagnozi la malsanon nur klinike ne estas eble. Sed epidemiologiaj kriterioj helpas suspekti ĝin: la probabla kontakto kun infektito, alveno el regionoj, kie la malsano disvastiĝis, nekomprenebla morteco pro pneŭmonio, neefikeco de antibiotikoj ktp. Jam dum la epidemio estis ellaboritaj kaj akceptitaj laboratoriaj metodoj por la diagnostiko: aperigo de la specifaj antikorpoj en la sango, evidentigo de sars-kronviruso aŭ ĝia ribonukleata acido (RNA) helpe de polimeraza ĉena reakcio.

Civetoj kaŭzis epidemion

La precipaj fontoj de la infekto estas, certe, la malsanaj homoj. Sed jam dum la epidemio de netipa pneŭmonio la ĉinaj sciencistoj pruvis la gravan epidemiologian rolon de la rabobestoj el la familio Viverridae, viveroj aŭ civetoj, multaj el kiuj estis infektitaj de kronvirusoj similaj al tiuj de netipa pneŭmonio. Tiuj bestoj loĝas en arbaroj kaj arbaretoj de suda kaj sud-orienta Azio, Afriko, sud-okcidenta Eŭropo. Aparta specio de viveroj, la orienta vivero, disvastiĝis en suda Ĉinio kaj en apudaj regionoj. Delonge viveroj estis ĉascelo pro cibeto, aroma substanco en iliaj ĉirkaŭanusaj glandoj, kiun oni uzis kiel parfumaĵon. En Ĉinio homoj ofte uzis la viandon kaj sangon de viveroj kiel nutraĵon. Krome, la infektiĝo povas okazi dum distranĉado de la bestkorpo.

Jam komence de la ekepidemiiĝo estis ellaboritaj ekstremaj preventaj rimedoj. Estis efektivigita rigora izolado de infektitoj kaj de ĉiuj suspektindaj. La personoj, kiuj estis en kontakto kun la malsanuloj, estis submetitaj al observado dum dek tagoj kaj ofte eĉ al izolado. Oni kontrolis ĉiun alvenintan, precipe el endemiaj regionoj de sud-orienta Azio. Unuafoje dum epidemio oni mezuris la temperaturon helpe de senkontaktaj termometroj. Neniam antaŭe estis vidita tia entuziasmo al amasa portado de diversaj ŝirmiloj, kiel defendaj maskoj, spirhelpiloj, gantoj, okulvitroj ktp. Estis limigitaj kaj eĉ malpermesitaj la migraj kontaktoj kun endemiaj regionoj. En Ĉinio rompintojn de kvaranteno minacis la kriminala proceso. La landaj gvidantoj alvokis la loĝantaron al batalo kontraŭ la epidemio. Ĉie plifortiĝis higienaj rimedoj kaj estis vaste uzataj seninfektigiloj. En Ĉinio estis malpermesite kuiri nutraĵon el korpoj de viveroj, kaj baldaŭ oni komencis amasan neniigon de tiuj bestoj. Ĉiuj informagentejoj partoprenis la klerigadon de loĝantaro.

Jam ekde julio de 2003 la epidemia disvastiĝo fakte ĉesis. En la mondo estis registritaj precipe unuopaj okazoj de la malsano. En la aŭtun-vintra periodo kuracistojn maltrankviligis tio, ke la sezona pligrandiĝo de gripo povus aktivigi la epidemion. Sed tio ne okazis. En la fino de 2003, kaj komenco de 2004, estis registritaj grupaj okazoj de la malsano en Ĉinio kaj unuopaj okazoj en najbaraj landoj, sed estis konfirmitaj nur malmultaj. Kelkaj homoj infektiĝis en scienc-esploraj institutoj.

Ĉu risko de re-epidemiiĝo?

Ĉu povas denove ripetiĝi tia grandskala epidemio? Atentante la ekstreman inklinon de la kronvirusoj al mutacio kaj eblan ekziston de virustransigo inter homoj kaj bestoj, tion escepti oni ne povas. Tial necesas konstanta epidemiologia kontrolado, des pli ke la kreado de efika vakcino estas malfacila kaj longdaŭra proceso.

De kie, kvazaŭ neatendite, aperis la epidemio? Pri tio inter sciencistoj ekzistas diversaj vidpunktoj. Ni ne tuŝos la fantaziojn pri enportado de la viruso el kosmo kun kometoj aŭ meteoritoj. Tamen eĉ aparte fidindaj sciencistoj deklaris, ke la viruso verŝajne kreiĝis en sciencaj laboratorioj „intence aŭ hazarde” rezulte de gena inĝenierio, kaj eĉ povis celi biologian militon. Sed por tiuj opinioj ne ekzistas sciencaj pruvoj. Krome, mi pensas, ke tiuj asertoj estas sekvoj de la pasinta malvarma milito.

Ĝuste tiel sciencistoj iam parolis pri la kaŭzoj de la apero de aidoso. La plimulto de la sciencistoj opinias, ke la sarsviruso aperis rezulte de genaj mutacioj de iu el multenombraj kronvirusoj de homo aŭ bestoj, aŭ kaŭze de rekombinadoj de kelkaj virusoj, kio estas pruvita por gripvirusoj.

Mi opinias, ke la sarsviruso delonge migris el infektitaj viveroj al homo, sed lastatempe, pro pli oftaj kontaktoj, akiris pli altan patogenecon. La komenco de la epidemio en Ĉinio, verŝajne, estis ligita ne nur kun uzado de la viando de viveroj kiel nutraĵo, sed ankaŭ kun la fakto, ke precize en tiuj regionoj loĝis viveroj, infektitaj de stamoj de kronvirusoj similaj al tiu kaŭzinta netipan pneŭmonion.

Kial ĉesis aŭ interrompiĝis la epidemio? Certe, grandegan rolon havis la senprecedencaj rigoraj kvarantenaj rimedoj, kiuj malhelpis la disvastiĝon de la malsano. Krome pro vasta cirkulado inter loĝantaro de alispecaj virusoj, eble havantaj komunajn antigenojn kun la sarsviruso, iuj personoj akiris reziston al ĝi.

Do, la sperto de la batalo kun tiu danĝera infekta malsano montris, ke la penegoj de sciencistoj, ĉieaj kvarantenaj aranĝoj kaj la tutmonda kunlaborado kapablas kontraŭstari al ĉiu plago, minaconta la homaron.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-03-17