MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Ĉu fikciaĵo?

Mi sincere dankas al Elson B. Snow pro la memorigo de mia romano Dek Tagoj de Kapitano Postnikov (MONATO 2005/6, p. 6). Tamen, el la letero iĝas evidente, ke Snow legis nur la recenzon, ne la romanon mem. Pro tio mi petas la redakcion aperigi du etajn rimarkojn:

1. La romano absolute ne estas fikciaĵo. 90 % el la priskribitaj eventoj efektive estis okazintaj en la jaroj 1909-1910.

2. En la „Tago dua” i.a. temas pri la familio de Postnikov. La faktojn por verki tion mi trovis en fidindaj ruslandaj publikaĵoj de 1910-1911. Do, Fjodor Postnikov estis pliaĝa frato de Aleksandr. Mi ŝatus prezenti ĝuste tiun romanpeceton:
„– Ĉiuj ni havis bonan kapablon pri lingvoj, mi jam diris al vi pri miaj junulaj poemoj; ankaŭ pri tekniko, sed ĉi tie Fjodor, la pliaĝa, elstaris. Li finstudis en du akademioj, la artileria kaj la inĝeniera. Vi konas lin, li nun loĝas en Usono kaj eble partoprenos la Kongreson.
– Jes, mi korespondis kun Fjodor Aleksejeviĉ, – diris Zamenhof. – Mi opinias lin tre racia kaj pensoriĉa persono.
– Ĉu racia? Postnikov demandis. Estas iom eksteratenda opinio por mi. Multaj personoj akuzadis nin pri senpripensaj agoj ... Ankaŭ Fjodor li mem en la komenco de rus-japana milito petis oficigon en Vladivostok. Tie furoris la aernavigacia klubo, kiun li organizis per propraj monrimedoj. Sed post proklamo de la Imperiestra Manifesto de la 17-a de oktobro1 li publike faris paroladon tro liberalan. Estis la kaŭzo por ke loka oficira juĝistaro kondamnu lin kaj malpermesu al li viziti la oficiran societon! Tio rapidigis lian forveturon en Usonon ...”

Mi plene konsentas, ke la usona vivoparto de Fjodor Aleksejeviĉ Postnikov meritas plian atenton de esperantistoj.

1. La cara manifesto, aperigita por estingi la unuan rusan revolucion en 1905, kaj garantiinta iom da politika liberiĝo en la lando.
Mikaelo BRONŜTEJN
Rusio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mikaelo Bronŝtejn el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17