MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

JAPANIO

Sorto miksita

Verdiktis tribunalo de Tokio, ke, kiam 47-jara loĝanto de la urbo Hukuoka estis 5-taga bebo, li estis erare interŝanĝita kontraŭ alia bebo, tiel ke li plenkreskis kun malĝustaj gepatroj. Pri la mikso li eksciis en 1997, kiam lia „patrino” enhospitaliĝis kaj kontrolataj estis la sangogrupoj de ambaŭ. Fakte, li jam sentis sin iom fremda en la familio: li estas altstatura, male la „gepatroj”.

Lastan printempon profesoro ekzamenis lian umbilikŝnuron, konservitan de la „gepatroj”, kaj trovis, ke ĝi estas lia. Umbilikŝnuro falas 4-5 tagojn post la naskiĝo kaj oni supozas, ke tiam li kaj alia bebo estas interŝanĝitaj. Ekde la 1600aj jaroj japanoj kutimas konservi umbilikŝnurojn por pruvi, ke infano ne estas adoptita. Hodiaŭ ĝi utilas al medicinistoj, ĉar ĝi entenas gravajn biologiajn informojn pri la koncerna individuo.

Homaj rajtoj

Por trovi siajn verajn gepatrojn, la viro petis, ke la hospitalo donu al li nomojn kaj adresojn de bebnaskintoj ĉirkaŭ lia naskiĝotago. La dokumentoj jam estas forĵetitaj. Li postulis ekzameni registritajn deklarojn pri naskiĝoj en la sama periodo, sed oni rifuzis, ĉar tio atencus privatajn homajn rajtojn. Vanaj estis esploroj surbaze de iama loĝantaro-libro. Tial, por ekinteresi la publikon, li iris al tribunalo.

Post la verdikto, li diris: „La tribunalo agnoskis, ke mi estis erare interŝanĝita. Tio ne signifas, ke mi povos trovi miajn verajn gepatrojn. Mi volas ĉiel renkonti ilin.” Dum la proceso, la gubernio Tokio insistis, ke afero tia ne povis okazi, sed montriĝis, ke inter 1957 kaj 1971 okazis jam 32 eraraj bebinterŝanĝoj. Ili okazis tie, kie al hospitalo mankis sufiĉe da spertaj flegistoj kaj rimedoj por akcepti multajn bebojn.

HORI Jasuo/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17