MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

ALBANIO

Enretigita aŭto

Albana fiŝkaptisto provokis akran reagon de biologoj, kiam li interŝanĝis gigantan martestudon pezantan 820 kg kontraŭ aŭto.

Laŭ Hysni Xhemali [husni dĵemali] la martestudo enfalis en lian reton kaj li sukcesis albordigi ĝin nur helpe de amikoj. Por transporti ĝin al la fiŝbazaro ili bezonis fosmaŝinon. Tie hazarde troviĝis italo, kiu proponis interŝanĝi la testudon kontraŭ aŭto de la marko Mercedes Benz.

La testudon la italo sendis al la bestoĝardeno en Romo. La direktoro de la muzeoj pri naturaj sciencoj en Tirana, Idriz Haxhiu [hadĵiu], kiu mem savis centojn da testudoj, deklaris, ke la kaptita testudego estas tre rara specimeno de la specio dermochelys coriacea. Preferata pli pro ĝiaj ovoj ol pro ĝia karno, ĝi apartenas al la bestoj protektataj laŭ la konvencio pri komercado de minacataj specioj, subskribita kaj de Albanio kaj de Italio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17