MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Monarkia mistiko

La orita novgotika brita parlamentejo taŭgas al la mistiko de monarkio, kun sia bizare nomata funkciulo „Nigra Bastono” en malmoda genu-pantolono, kun siaj ĉiutagaj procesioj kaj preĝoj, ĵuroj de lojaleco al la reĝino ktp.

Estas ankaŭ la klabo. Ambrose Bierce difinis ĝian funkcion en sia Vortaro de la diablo: „Ĝia formo, peza klabo, indikas ĝian originan intencon malinstigi malkonsentantojn”. La klabo estas la simbolo de monarkia aŭtoritato en la ĉambro de deputitoj – aŭtoritato origine mezepoka en ŝtato, al kiu mankas formala konstitucio.

Brita fideleco al la krono kaj al la virino, kiu nun portas ĝin dum la tiel nomataj ŝtat-okazoj (efektive reĝaj spektakloj), estas anakronismo. Se la britoj povus liberiĝi de ŝi, kion ili perdus? La monarkio kostas jare 100 milionojn da pundoj. Krome ĉu gravas, ĉu ekzistas kavaliroj de la ĝartero aŭ kardo? Ĉu Britio ne estus pli bona sen dukoj, baronoj kaj grafoj, kaj la tuta mezepoka maskiĝado? Certe britoj fartus pli bone sen ŝtatestro el eterne unu sama familio, kaj kia miskonduta familio!

Respublikismo

Post la morto de sia edzo en 1861, reĝino Viktoria fariĝis kvazaŭ ekzilito. La tiama ĉefministro, William Gladstone, skribis: „La reĝino estas nevidebla kaj la popolo ne respektas la princon de Kimrio”. Estis Gladstone, kiu kaĵolis la reĝinon reaperi al la publiko en 1872 por venki respublikismon. Ŝi kaj la princo denove populariĝis: granda sukceso por Gladstone.

Ankaŭ la nuna brita ĉefministro, Tony Blair, estas monarkisto, kiu defendas la reĝinon kontraŭ kritikado kaj persvadis ŝin provi „ŝanĝi kaj modernigi” la monarkion. Respublikemuloj do ne atendu, ke la partio de Blair, la tiel nomata Nova Laborista Partio, iniciatos respublik-fondan politikon.

Konferenco

Oni memoras, ke inter la du mondmilitoj, ĉe konferenco de la „malnova” Laborista Partio, delegitoj debatis pri la reĝa familio. Ili decidis, ke tiu „estas ne plu necesa kiel parto de la brita konstitucio”, sed la estraro diris, ke la demando ne estis „gravega”. Kompreneble ĝi timis la koleron de la monarkistoj.

Dume la britoj restas „regatoj”, ne „civitanoj”. Daŭras la tuta mezepoka garnaĵo kaj la sintrudema reĝina kapo sur la poŝtmarkoj. Britoj devas toleri nacian himnon, kiu neniel estas nacia, sed simple laŭdas tiun, kiu sidas sur la trono kaj kiu, dum la solena malfermo de la parlamento, deklaras, kion faros „mia registaro”. La himno, konata kiel Dio la reĝinon savu, estas embaraso al ĉiu, kiu posedas senson kaj sentemon.

W. H. SIMCOCK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de W. H. Simcock el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17