MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Lingvo

RETA ENCIKLOPEDIO

Ethnologue listigas 7299 lingvojn

Ethnologue estas la nomo de la plej granda prilingva enciklopedio en la mondo. Ĝi raportas pri 7299 lingvoj el kiuj 6912 estas vivantaj. La plej nova 15a eldono de Ethnologue estas senpage konsultebla en Interreto.

La verko enhavas amason da interesaj faktoj por lingvemuloj. Ni ekzemple ekscias, ke el tiuj 6912 vivantaj lingvoj 2269 originas el Azio, 2092 el Afriko, 1310 el Oceanio, 1002 el Ameriko kaj nur 239 el Eŭropo. Ok lingvoj havas pli ol 100 milionojn da denaskaj parolantoj, 204 lingvoj havas malpli ol dek parolantojn. La ŝtato kun la plej multaj lingvoj estas Papuo-Nov-Gvineo, kie 820 lingvoj estas parolataj. Sekvas Barato kun 742 kaj Niĝerio kun 516 lingvoj.

Pri ĉiu lingvo Ethnologue donas kelklinian priskribon. Oni legas kie ĝi estas parolata, kiom da homoj parolas ĝin, kiom da dialektoj ĝi havas kaj kiel ili nomiĝas, kiel oni klasifikas ĝin kaj multe pli. Krome la verko klarigas, kial oni nomas ĝin „lingvo”, kaj ne dialekto. Kialoj povas esti ekzemple, ke ekzistas vortaroj, enciklopedioj, radiostacioj uzantaj ĝin, traduko de la biblio ...

Lingvo aŭ dialekto?

Pri la distingo inter „lingvo” kaj „dialekto” la fakuloj jam diskutis kaj disputis dum jarcentoj, kaj certe la lasta argumento ankoraŭ ne estas dirita. Ni vidu, kiel Ethnologue traktas la demandon. La nederlandan ili nomas lingvo, ĉar en ĝi ekzistas biblio, radio-elsendoj, televid-elsendoj kaj multe pli. Bone. Jen klara kazo. Tuj oriente de la nederlanda regiono laŭ la enciklopedio vivas la limburga, kiu estas lingvo, ĉar parto de la biblio estas tradukita en ĝi kaj ĉar en la limburga ekzistas vortaro. Ĉu tio sufiĉas por nomi ĝin lingvo? Ni ne eniru la diskuton pri lingvo/dialekto tie ĉi. Tamen ŝajnas, ke Ethnologue aplikas la regulon tre strikte: iu presita formo – do lingvo.

Kontraŭdira

En iuj aspektoj Ethnologue tamen komplete eraras. Ni restu en la regiono de Nederlando/Belgio kaj rigardu ĝian lingvomapon (vidu bildon). Ethnologue konsideras la flandran aparta lingvo, ĉar laŭ ĝi ekzistas en la flandra revuoj kaj vortaro. Tiu flandra lingvo estus parolata en la belga provinco Okcident-Flandrujo, en la nordo de Francio kaj la sudo de Nederlando. Sed, plukomentas Ethnologue, la ortografio de la flandra en la tri diversaj ŝtatoj (Belgio, Francio, Nederlando) estas alia. Mi tre avidas vidi „flandrajn” revuojn en la franc-flandra ortografio, en la belg-flandra kaj en la nederland-flandra ... Mi tamen forte dubas, ĉu iu trovos ilin.

Pri la „flandra lingvo” oni krome informas la leganton, ke ĝi havas kvin dialektojn, la okcident-flandran, la orient-flandran, la antverpenan, la limburgan kaj la brabantan. Sed, kiel supre jam aludite, la enciklopedio aliloke argumentas, ke la limburga estas propra lingvo, kaj ankoraŭ aliloke ĝi asertas – tute prave – ke la antverpena estas dialekto de la nederlanda. La verko kontraŭdiras sin mem plurloke.

Eraraj distingoj

Estus interese ekscii, kiuj estas la fontoj de la enciklopedio. Jen kaj jen ĝi citas ilin, kvankam tre koncize. Ethnologue diras, ke la flandra havas 1 202 000 parolantojn el kiuj 1 070 000 en Belgio kaj ke ĝi ricevis la ciferojn de la universitato de Gento. Tiu „unu miliono” povus pli-malpli kongrui kun la loĝantaro de la belga provinco Okcident-Flandrujo. Sed ĉu la universitato de Gento asertis ankaŭ, ke en Okcident-Flandrujo estas parolata la flandra kaj en Orient-Flandrujo la nederlanda? Mi forte dubas, ke ĝi farus tiun eraran distingon.

Pri Nederlando la donitaĵoj estas same pridisputeblaj. La verko citas ne nur la ekziston de la limburga lingvo, sed ankaŭ de la zelanda, de la groningena, de la drenta ... La frisan lingvon, kiu ja ekzistas, ĝi nomas „okcident-frisa”, ĉar en Germanio ja laŭ ĝi estas parolata la orient-frisa lingvo.

Esperanto

Al la parolataj lingvoj de Belgio apartenas laŭ Ethnologue ne nur la flandra, nederlanda kaj limburga, sed ankaŭ la franca, germana, luksemburga, pikarda, valona kaj ... Eŭropanto. Feliĉe la verko diras, ke la kvanto de parolantoj de Eŭropanto estas nekonata. Nu, mi povus helpi al ili. La inventinto de Eŭropanto diris al mi, ke laŭ sia scio li estas la sola parolanto. Tiu alia planlingvo, Esperanto, laŭ Ethnologue ne estas parolata en Belgio. Kie ĝi do ja estas parolata? Divenu, divenu ... En Francio! Jes, se vi rigardas la liston de la lingvoj parolataj en Francio, tie aperas Esperanto frate apud la franca, eŭska, provenca, luksemburga, pikarda ktp. Cetere, laŭ Ethnologue Esperanton parolas en Francio inter 200 kaj 2000 homoj (ciferoj de la jaro 1996) ...

Ĉar mi funde konas la situacion nur en la regiono, kie mi vivas, mi traktis nur tiun en tiu ĉi artikolo. Mi tamen ne havas kialon supozi, ke pri aliaj regionoj Ethnologue estus pli preciza. Ĝi estas plena de asertoj, kiujn mi eŭfemisme nomus „dubindaj” aŭ „ne-sciencaj”. Se Ethnologue nomus sian verkon ne enciklopedio pri lingvoj, sed enciklopedio pri etnoj, la tuto iĝus eble pli akceptebla kaj malpli dubinda. Tamen pri etnoj ĝi nenie parolas, krom en sia titolo.

Ĉu do vi forgesu pri la tuta retpaĝaro www.ethnologue.com? Ne, ĝi donis al mi horeton da amuzo kaj plezuro, kaj certe multaj aliaj ŝatos ĝin. Sed ne atendu sciencan precizecon. Aŭ ĉu tion ni ne rajtas atendi de lingva enciklopedio?

Paŭlo PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Peeraerts el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17