MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

El mia vidpunkto

Postmilite

Estis grave, ke per multaj dignaj solenaĵoj oni memoris la finon de la dua mondmilito antaŭ 60 jaroj. Nun ankoraŭ vivas relative multaj rektaj atestantoj, kiuj estis ĉ. 20-jaraj dum kaj post tiu plej granda homfarita katastrofo, kaj do el propra sperto povas informi pri kruelaĵoj kaj traŭmatoj tiamaj, pri suferoj militaj kaj humiligoj en koncentrejoj naziaj. Post 10 aŭ 20 jaroj el tiuj nun 80-jaraj histori-atestantoj vivos eble nur manpleno kaj oni povos informiĝi nur per libroj kaj en muzeoj.

Memor-kulturo

Kun dankemo la germanoj povas konstati, ke 60 jarojn postmilite la lando denove estas respektata membro de la homa familio, ke grandparte sukcesis repaciĝo kun iamaj malamikoj, laste eĉ kun Rusio, kiu eble plej terure suferis pro la milit-krimoj de Hitler. Ebligis tion la germanoj mem, ĉar ili probable plej bone, plej amplekse kaj plej honeste agnoskis kulpojn kaj lernis el lecionoj historiaj. Jam frue post la milito ekestis tio, kion en la germana lingvo oni nomas „Vergangenheitsbewältigung”, tipe germana vorto praktike ne tradukebla. Estas procezo: serĉi kaj agnoski la verojn, esplori motivojn kaj kaŭzojn, konfesi siajn kulpojn, pardonpeti al viktimoj, rekompenci kiom eblas, peti pri repaciĝo, dokumentadi la historion per libroj kaj muzeoj. Tia „tralaborado de l' pasinteco” eble plej modele sukcesis en Germanio, fariĝis ekzemplo de honesta memor-kulturo. Tro evidentaj estis la kulpoj kaj krimoj de nazia Germanio; tial estis malfacile, paradokse tamen ankaŭ facile por germanoj, sincere trakti sian malluman historion. Ili ne povis eskapi ĝin.

Malfacilas konfesi

Por aliaj popoloj estis fojfoje malpli facile. En Francio, ekzemple, nur antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis sincera memor-kulturo, kiu ne nur elstarigas la proprajn meritojn de rezistado kontraŭ la nazia okupacio sed esploras ankaŭ la rolon de la francaj kunlaborantoj, kiuj eĉ helpis en la ekstermado de judoj. En Britio oni, t. e. precipe certaj amaskomunikiloj, ĝis hodiaŭ vidas la germanojn kliŝe kiel naziojn; bulvardaj gazetoj ne hontis, pri la nova papo, la germana Joseph Ratzinger [jozef rácinger], distrumpeti la „sensacion”, ke li estis ano de la Hitler-junularo (kvankam tio estis praktike deviga por ĉiuj tiam). Sed kiu en Britio ekzemple koncedas, ke ankaŭ la britaj politikistoj tiam ne ĝustatempe kaj ne energie kontraŭstaris al Hitler? Rusio, aliflanke, volas elturniĝi el propraj kulpoj, ignorante ke en la stalinisma Sovetio postmilite sekvis ne malpli terura subpremo, humiligo kaj suferigo de popoloj en orienta Eŭropo, kun gulago, kies malliberejoj apenaŭ estis malpli kruelaj ol la naziaj koncentrejoj. Sed ankaŭ en landoj, kiuj oficiale repaciĝis kun Germanio, ofte estas malfacile agnoski la proprajn kulpojn i. a. kontraŭ judoj kaj germanoj (ekzemple en Pollando kaj Ĉeĥio). En Usono dummilite oni enkarcerigis ĉ. 24 000 (plejparte senkulpajn) germanojn por kelkaj jaroj en barakaroj – ili aŭ iliaj familianoj ĝis hodiaŭ vane atendas pardonpeton.

Tamen Usono, kiu ja havis sian traŭmaton pro Vjetnamio kaj ĉirkaŭ ĝi kreis propran memor-kulturon, nun ankaŭ konfesas, ke ĝi simile kiel Britio ne ĝustatempe kaj sufiĉe energie provis haltigi nazian Germanion, kaj ĝi ne malhelpis la subigadon de popoloj fare de la postmilita Sovetio. Kaj ĝi ne hezitas (kontraste al aliaj gravaj landoj) kritiki la nunan nedemokratian rusan politikon, kiu subpremas la homajn rajtojn.

Aktualaj ekzemploj

Kiom malfacila estas honesta memor-kulturo, montras pluraj aktualaj ekzemploj. Jen estas la konflikto inter Ĉinio kaj Japanio, kiu provas kaŝi siajn kulpojn pro masakroj en Ĉinio kaj humiligo de koreoj. Jen estas Ĉinio mem, kiu ĝis nun rifuzas konfesi sian kulpon pri la masakro en la placo de la Ĉiela Paco en 1989. Jen estas Turkio, kiu ĝis hodiaŭ volas kaŝi historian veron, la genocidon kontraŭ armenoj.

Al germanoj sendube helpis ankaŭ la tiamaj procesoj kontraŭ milit-krimuloj en Nurenbergo, por evoluigi la skizitan memor-kulturon. Aktuale tia tribunalo laboras por trakti milit-krimojn en eksa Jugoslavio. Sed precipe serboj kaj kroatoj havas problemojn, agnoski la tribunalon kaj kunlabori. La du plej teruraj milit-krimuloj serbaj ĝis nun povas kaŝi sin.

En la lastatempa historio, apud Germanio, estis Sud-Afriko, kiu helpe de „ver-komisionoj” pli-malpli sukcese traktis krimojn dum la apartisma reĝimo. Estus konsole, se aliaj landoj povus lerni de la sud-afrikanoj kaj germanoj kaj evoluigi simile kontentigan memor-kulturon. Ĝi estas grava por ne forgesi, kiujn kruelaĵojn kapablas fari homoj, kaj por malhelpi ion similan estonte.

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17