MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Kesto de viveroj

La vivo konsistas el epokoj. La epokoj alternas kaj puŝiĝas unu sur la alian. Ili estas diversaj, eĉ malaj. Kiel krei koheron en tio? Kiel komprenigi ke ni estas sumo de niaj spertoj? Ĝuste tion provas Declerck. Ĉi tiu recenzo pli-malpli citas liajn envortigitajn pensojn, malgraŭ la manko de citiloj:

Junulo sentas, ke malfacilaĵojn li tretos, barilojn li ne evitos, nek rifoj nek klifoj lin haltigos. La homo tamen ĉiam estas vundebla, precipe en amrilato. Se ne vundita, tiam eble vundiga. Maljuniĝante oni konstatas, ke oni perdas la regon, ke oni ne plu estas reganto de sia vivo. El la profundo soras tristeco.

Buŝa komunikado ne permesas ordigi kaj strukturi la rezonadon. La verkisto provas elskribi, kion li ne povas eldiri. Komence li ne pensas pri la legontoj, sed poste li ekdemandas sin, kiujn li servos per sia teksto. Li kritikadas sin mem, analizas siajn labormetodon, kialojn kaj kielojn. Li eĉ kuraĝas nomi sian tekston teda, li ja prie laboris dum multaj jaroj, skrapis kaj ŝanĝis, perdis kaj retrovis; la komputilo ne ĉiam obeis liajn decidojn, kelkaj breĉoj kaj ripetoj videblas. Li ĵonglas per Esperanto kaj Esperanto ĵonglas per li. Certe mallongiĝus la verko, se li ne uzus tiom da sinonimoj, nuancoj, vort- kaj son-ludetoj, sed tiam perdiĝus lia lingva riĉeco, lia petola kreemo kaj la lingvo estus malpli ĝuinda. Oni legu senhaste, gustumante liajn esprimojn.

Declerck utiligas nePIVajn vortojn, neologismojn, esprimojn iniciatitajn de Karolo Piĉ. Li kreas novajn vortojn kaj kombinojn laŭnecese, eble ekscese. Fine de la libro li havas 3-paĝan glosaron, sed ĝi ne ĉiam helpas. Ĉu baraktado kaj lukto kun la lingvo estas lia destino? Li procedas per penso kaj skribo, ne per pugnoj kaj piedoj. Li skribas nek por naivaj klubanoj ie en perdita vilaĝo, nek por ŝajnprudaj mediokruloj. Ĉu li estas Dirko, ĉu li deziras liberigi la homojn de timoj, hontoj, subpremado kaj malkomprenemo. (La koheriga persono traromana nomiĝas Arno Dirk.) Li provas ordigi la pridian ideoĥaoson kaj komprenigi, ke estas nur unu Memo, unu majuskla Ĝi, kiu esprimas sin en ni. La homa amo kaj amorado estas Ĝia spegulaĵo.

Timante, ke tiu interna ideo de lia romano povas soni tro fremde kaj forpele, li volvas ĝin en jupojn, pugojn, mamojn kaj piĉojn, amaĵojn. Estas kvazaŭ la leganton li kondukus kaŝrigardi parojn sur benko, en lito, kie ajn, kaŝaŭskulti gevirajn problemojn, tamen ĉefe virajn. Aldone li pritraktas ankaŭ esperantajn, sociajn, ekonomiajn, politikajn, medicinajn, filozofiajn, religiajn temojn kaj priskribas la dekadencan mondon de la 20a jarcento. Tial lia romano estas multfaceta, kaj la leganto elektu, kion legi en ĝi. Ĉu la libro plaĉas, tio dependas ne nur de ĝia aŭtoro, sed en granda mezuro ankaŭ de la leganto kaj ties lingvoscio. Ĉiu homa vivo estas romano. Verkata de Dio? De spirito en ni? Jes, de ia majesta majuskla Ĝi. El la verkista trezorkesto ni prenu kion ni admiras aŭ bezonas: la helpajn, belajn, amuzajn, utilajn viverojn.

En sia romano Declerck citas ĉirkaŭ 150 beletraĵojn kaj tiel montras sian literaturan padon, interesan ankaŭ al la legantoj.

Christian Declerck: Tarokoj kaj epokoj. FEL, Antwerpen, 2002. 654 paĝoj. ISBN: 90-71205-98-3.
Raita PYHÄLÄ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17