MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Enkonduko

Surprizo vatikana

Surprize rapide post la morto de Johano Paŭlo la 2a oni elektis novan papon. Malpli surprize estis, ke la kardinaloj elektis Joseph Ratzinger [josef rácinger], kvankam li estas germano. Li estis sen iu ajn dubo la plej intima kunlaboranto de Johano Paŭlo la 2a, kaj estis origine profesoro de filozofio. Ratzinger estis la teologo en tiu tandemo de la vatikana pinto. Do la kardinaloj sciis, ke kun li kiel nova papo ĉio en la katolika eklezio kontinuos kaj ne okazos grandaj ŝanĝoj, ke ĝi restos tiel konservativa kiel antaŭe. Kaj evidente tion la plimulto el ili deziras. Ĉiel ajn, post la karisma giganto sur la seĝo de apostolo Petro ĉiu papo havos malfacilan taskon; tial oni elektis maljunulon, kiu supozeble ne regos longan tempon. Post li oni povos serĉi iun, kiu eble apartenas al nova generacio kun novaj ideoj.

La unuaj deklaroj de la papo konfirmas, ke li volas nenion renversi. Li emfazas batalon por paco kaj tial intence elektis la nomon Benedikto la 16a, ĉar la 15a kun tiu nomo estis tiu papo, kiu arde (kaj vane) pledis por malhelpi la unuan mondmiliton. Sed paco estis ankaŭ la granda temo de Johano Paŭlo la 2a. Dua granda celo de Benedikto 16a, laŭ propra deklaro, estas dialogo kun aliaj religioj. Ankaŭ sur tiu kampo lia antaŭulo aktivis, tamen precipe per gestoj kaj simbolaj agoj. Eble la nova papo iniciatos nun dialogon pri enhavoj – tio estus nuanco ne malgrava kompare al la antaŭa periodo.

Iuj tamen estis surprizitaj, ke Benedikto la 16a ne estas tiom rigora kaj severa, kiom oni karakterizis la prefekton de la kongregacio pri kredo (la iama inikvizicia ofico), kiu estis kardinalo Ratzinger. Kiu persone konis lin, sciis ke la homo ne estas tiom severa spite al rigoraj liaj postuloj teologiaj. Kiam en marto 1982 li forlasis sian postenon de episkopo de Munkeno por iri al Vatikano, mi ĉeestis la solenaĵojn kaj ĉe tiu okazo spertis afablan, ĉarman homon. Nun, sen laŭoficaj devoj defendi la kredon, li denove povas montri tiun amindecon. Kiel papo li povas agadi tute libere. Tial eble ni povas atendi kelkajn pliajn surprizetojn de la homo (kvankam ne de la teologo).

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17