MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

BRITIO

Ĉiu venkas, ĉiu malvenkas

Reelektita komence de majo post tutlandaj elektoj en Britio estas la reganta Laborista Partio – malgraŭ tio, ke ĝi perdis preskaŭ 100 parlamentajn seĝojn. La partiestro kaj ĉefministro Tony Blair [teŭni blea] tamen parolis pri venko historia: jen la unua fojo, ke la Laborista Partio sukcesis en tri sinsekvaj tutlandaj elektoj.

Ankaŭ la opoziciaj partioj povis festi. La konservativuloj ŝveligis sian deputitaron je pliaj 33 parlamentanoj (ĉefe en la sudo de Anglio), la liberal-demokratoj je pliaj 11 (en ĉiuj regionoj de Britio). Sed nek unu nek la alia opozicia partio realigis sian ĉefan celon: la konservativuloj ne registariĝis kaj la liberal-demokratoj ne fariĝis la dua, anstataŭ la tria partio.

Neproporcia sistemo

Malgraŭ la relativaj sukcesoj de ĉiuj ĉefaj partioj en Britio, argumenteblas, ke pro neproporcia balota sistemo en Britio malvenkis la popolo. La statistiko ĉion montras: la venkinta Laborista Partio rikoltis 36 % de la voĉoj kaj ricevis 355 parlamentajn mandatojn, la konservativuloj 33 % kaj 197 mandatojn, kaj la liberal-demokratoj 22 % kaj 62. Voĉdonis 61 % de la balotrajtigitoj: tio signifas, ke apogas la registaron nur kvarono de la brita popolo.

Ciferoj el apartaj regionoj substrekas la fundamente nedemokratiajn aspektojn de la brita elekto-sistemo. En sud-orienta Anglio la liberal-demokratoj atingis 25,5 % de la voĉoj kaj akiris 6 parlamentajn seĝojn, la Laborista Partio atingis nur 24,2 %, sed akiris 18 seĝojn. En tiu regiono necesas 30 000 voĉoj por elekti konservativan deputiton, 52 000 por elekti laboristan kaj 164 000 por elekti liberal-demokratan.

Seniluziiĝo

La neproporcieco de la brita sistemo almenaŭ parte klarigas, kial lastatempe britoj seniluziiĝis pri politiko. Notindis, dum la tri-semajna elekto-kampanjo, manko de popola entuziasmo. Kutime videblas laŭlonge de ĉefaj urbaj stratoj, en ĝardenoj kaj ĉe fenestroj, mozaiko de koloraj ŝildoj kaj afiŝoj favoraj al tiu aŭ alia kandidato aŭ partio. Ĉi-jare, krom en kelkaj ŝanĝiĝemaj, t.n. balanco-distriktoj, preskaŭ nenio.

Seniluziigis ankaŭ politikistoj. La partio de Blair, ekzemple, suferis ĉe la urnoj, ĉar la ĉefministro ignoris la volon de la popolo kaj, surbaze de mensogoj kaj duonveroj, enplektis Brition en malpopularan Irak-militon. Blair ne plu aŭskultis la popolon, kiu sentis sin pli kaj pli marĝenigata.

Se la ĉefopozicia Konservativa Partio ne estus montrinta sin tiom rasisma, tiom negativa, eble Britio nun havus novan ĉefministron. Efektive britoj rezignacie, grumble, mishumore subtenis Blair, ĉar la konservativa alternativo eĉ pli seninspiris. Blair – ĉefministro ekde 1997 – promesis eloficiĝi antaŭ la venontaj tutlandaj elektoj post kvar aŭ kvin jaroj; kiom fidindas la ĉefministra promeso, debateblas.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17