MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

GERMANIO

Frato Paŭlo: pacamanto

Ĉi-jare en Germanio okazas datrevenoj 60 jarojn post la fino de la nazi-reĝimo kaj de la dua mondmilito. Lige kun tio memorendas la vivo de Max Josef Metzger [maks jozef mecger].

Metzger naskiĝis en 1887 en eta vilaĝo en la regiono de la Nigra Arbaro en sud-okcidenta Germanio. Estante la plej aĝa inter kvar gefratoj, li spertis same la bonkorecon kaj varmecon de sia patrino kaj la severan maltoleremon kaj naciismon de sia patro, kiu malpermesis interrilatojn kun judaj infanoj. Inter 1905 kaj 1911 Metzger studis katolikan teologion en la proksima Freiburg [frajburg] kaj Fribourg [fribúr], Svislando. Ordinite kiel sacerdoto, li komence laboris kiel helpanto de paroĥestro.

Samtempe li daŭrigis la laboron – komencitan jam dum studentaj jaroj – por drinkemuloj kaj iliaj malzorgataj familianoj. En 1915 li fariĝis ĝenerala sekretario de organizaĵo kontraŭ alkoholismo. Dum la unua mondmilito li laboris kiel militpastro, sed, vidante la sensencan kaj sangoplenan reciprokan buĉadon, li arde ekbatalis por paco kaj monda interkompreniĝo. Samtempe li ekkonsciis, kiom danĝera kaj detrua estas blinda nacieca fiero, kaj komprenis kiom malfacile ĝi kontraŭbataleblas.

Teruro

En 1917 li fondis la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco. Li uzis Esperanton, kiu en 1918 iĝis la oficiala lingvo de la asocio. Metzger akre rifuzis la teorion pri „justa milito” kaj argumentis, ke pasiveco fronte al socia mizero kaj silento pri la teruro de milito kaŭzis la malbonan staton de la eklezio.

Same grava deziro por Metzger estis la pacigo kaj kunigo de kristanaj konfesioj. Per fondado de Una Sancta, movado kun preĝ- kaj labor-rondetoj, mondvaste reprezentata, li iĝis motoro por fratiĝo kaj unuiĝo inter kristanoj. Ofte koleris pro tio la katolika eklezio. Kiel juna pastro li skribis al la tiama papo Benedikto la 15a, „ke ĉiuj estu unu”. En 1916 li skizis programon por paco, por kiu li ricevis la papan benon.

Per helpo de Metzger en 1920 estiĝis la Internacio Katolika (IKa), kunigo de Blanka Kruco kaj antaŭ la milito fondita Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Li kunfondis ankaŭ la Mondan Katolikan Junularon (MOKa). Ĉiuj landaj direktoroj de tiuj asocioj uzas Esperanton. Sed aliaj, konservativaj esperantistoj ĵaluze malebligas sukceson: post interveno de IKUE la eklezio komencis bojkoti la laboron de IKa. Ekleziaj instancoj rigardis Metzger kiel „renegaton” kaj kalumniis lin laŭ nekristana maniero.

Utopiisto

En sennombraj prelegoj, publikaĵoj, debatoj kaj konferencoj internaciaj Metzger plenpasie kaj nelacigeble pledis por fratiĝo inter batalantaj popoloj en Eŭropo. Tiel li fariĝis kvazaŭ pioniro de la eŭropa unuiĝo. Multaj samtempuloj vidis en li revulon kaj senrealecan utopiiston, eĉ perfidulon je la propra nacio.

Vastan atenton ricevis lia parolado en Hago, Nederlando, en 1928: „La milito ŝuldas sian ekziston en la mondo sole al patro-mensogo. Sole per mensogo ĝi povas ekesti en la nuna tempo. La avida mamonismo, la impertinenta imperialismo, la aroganta naciismo kaj la cinika makiavelismo – tiuj estas la mensogemaj fratoj, kiuj staris apud ĝia lulilo.”

En 1942, dum la nazi-reĝimo, Metzger verkis memoreseon pri la postmilita sistemo en Germanio. Li intencis peti ĉe la aliancitaj potencoj pri tolereblaj kondiĉoj por paco. „Frato Paŭlo”, kiel li nomis sin, tial en 1943 estis arestita la trian kaj lastan fojon en Berlino de la sekreta ŝtatpolico Gestapo, ĉar li proponis ekzilregistaron post la faligo kaj senpotencigo de Hitler kaj fruan finon de la dua mondmilito.

Pestbubono

La neimageble arbitra kaj despota juĝisto Roland Freisler kondamnis Metzger al mortpuno. Freisler rifuzis aŭskulti la akuziton kaj liajn „politikajn tiradojn”, kaj kiam Metzger menciis la movadon Una Sancta, la juĝisto kriaĉis: „Una sancta, una sancta ... una sanctissima ... una – tio estas ni, kaj krom ni nenio ekzistas.” Li deklaris, ke „tia pestbubono devas esti ekstermita”. Nur malmultajn minutojn poste Freisler proklamis la jam preparitan mortoverdikton.

Nelonge antaŭ lia morto skribis Metzger: „Venontaj tempoj pli bone komprenos min – ĉar mia destino estis ĉiam, ke mi antaŭis mian tempon kaj tial ne povis esti komprenata.”

La 17an de aprilo 1944 Metzger estis ekzekutita per gilotino. Trankvile kaj sinrege li iris al la eŝafodo. La ekzekutisto poste raportis, ke neniam li vidis homon iri al la morto kun tiom serene brilantaj okuloj. Nur en 1997 la verdikto oficiale estis nuligita. Nuntempe, en Augsburg, en kies regiono Metzger estis paroĥestro, eta monumento memorigas pri li, kaj tie, ĉiujare, datrevene de lia mortigo, okazas memorkunveno.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17