MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

OPINIO

Abortigo kaj la biblio

Stefan Maul (MONATO 2005/5, p. 7) aludas al la „rigoraj moralaj postuloj rilate al naskoregulado kaj abortigo” de la antaŭa papo Johano Paŭlo la 2a. Religiuloj ofte asertas, ke amo estas la ĉeftemo de la biblio, kaj multaj el ili opinias, ke oni laŭvorte akceptu ties tutan enhavon. Sed oni estu tre elektema rilate bibliajn tekstojn por aserti, ke la ĉeftemo estas amo.

La plimulto de la usonaj ŝtatoj efektivigas mortpunon. Leĝdonantoj kredas, ke Dio tion postulas. Feliĉe britaj parlamentanoj daŭre kontraŭstaras mortpunon, malgraŭ la deziroj de diversaj organizaĵoj kaj, supozeble, de la plimulto de la popolo.

Mi ofte scivolas kial religiuloj, aprobantaj mortpunon, ne efektivigas ĉiujn dekretojn de sia Dio. Sennombras la „krimoj”, kiuj, laŭ tiuj, meritas mortpunon: ekzemple adulto, samseksemo, adorado de aliaj dioj, seksatenco, sorĉado, sangadulto, enstomakigo de besto-sango, manĝegemo aŭ ebrieco, nevirga edziniĝo ktp.

Religiaj dekstruloj

Sed la ĉefa afero rilate modernan vivon estas la biblia gvidilo pri abortigo kaj la fakto, ke kelkaj religiuloj, inkluzive de Johano Paŭlo la 2a, kaj aparte religiaj dekstruloj, neniel aprobas abortigon, kaj eĉ kontraŭas kontraŭkoncipon. Tamen la biblio prezentas preskaŭan katalogon de kontraŭkoncipiloj kaj abortigiloj.

Krome, tra la tuta biblio, troviĝas sankcio, subteno kaj eĉ kuraĝigo de abortigo. Hodiaŭ kelkaj asertas, ke la homa vivo komenciĝas ĉe la koncipo. Tamen, laŭ la biblio, eĉ feto ne estas homo. Laŭ Eliro 21:22, feto estas nur posedaĵo. En Nombroj 5:11-31 oni povas legi la dian rajtigon kaj metodon por abortigi feton, kiu estas la rezulto de adulto: la feto ricevas neniun sanktecon. Laŭ Levidoj 27:6 kaj Nombroj 3:15-50, nek fetoj nek naskitoj estas vivipovaj homoj.

La biblio ripetade aprobas, toleras, pravigas kaj instigas la mortigon de fetoj kaj novnaskitoj (2 Reĝoj 8:12; Psalmaro 137:9; Naĥumo 3:10; Jeĥeskel 9:5-6 ktp). Laŭ Readmono 28:53-57 kaj Plorkantoj 2:20 kaj 4:10, la „sankta” Biblio toleras kaj permesas homojn manĝi siajn proprajn idojn.

Mesaĝo pri malamo

La biblia Dio ankaŭ volonte kaj avide punis homojn per la abortigo de iliaj fetoj (Psalmaro 212:10; Jesaja 37:3; Hosea 9:11-16; Genezo 20:18). Fakte, oni povas trovi en la biblio subtilan mesaĝon pri malamo kontraŭ la homa vivo: legu la vortojn de Jesuo Kristo en Luko 14:26 kaj Johano 12:25. La vorto „malamo” en tiuj versikloj devenas de la greka miseo, kio signifas ankaŭ malestimegon aŭ abomenadon.

Ekzistas imponega bazo legalizi abortigon konforme al bibliaj perceptoj: tiu „sankta” libro nenie malpermesas ĝin. Do amo ne estas la ĉefa afero en la biblio, kiu montras sin barbara kaj kruela. Kaj la malnova testamento estas ankoraŭ aplikebla, laŭ la vortoj de Jesuo ĉe Mateo 5:17-19 kaj Luko 16:17; ankaŭ Paŭlo konsentas ĉe 2 Timoteo 3:16.

Kiel Stefan Maul konkludas pri la mortinta papo: nepras „distingi inter li kaj lia oficado”.

W. H. SIMCOCK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de W. H. Simcock el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17