MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Leteroj

Sanktuloj

Leginte ĉi tiun artikolon en MONATO 2005/3 mi estis surprizita, sed tute ne mirigita, renkonti la nomon de mia malnova amiko Simcock. Por bona kompreno mi devas sciigi, ke mi nun reabonis MONATO-n post kelkaj jaroj da paŭzo. Tiutempe mi jam reagis al kelkaj liaj artikoloj pro malkonsento. Do mi konas iom liajn sim- kaj anti-patiojn. Li estas bona lernanto de siaj mastroj, malamante la eŭropajn kaj amerikajn demokratiojn (MONATO 1998/4), la religiojn kaj ekleziojn (MONATO 1997/11): „La religio estas la kaŭzo de ĉiu surtera malbono” kaj „La biblio sankcias abortigon”. Mi defiis lin indiki nur unu lokon por pravigi mian aserton.

En la priparolata artikolo Simcock dufoje komencas siajn imputojn per „Ŝajnas ke ...” „Ŝajno trompas” diras flandra proverbo. Laŭ latina proverbo: „Kio senmotive estas asertata, estas ankaŭ senmotive neata”.

Li denuncas la beatigon de Karlo la 1a, la aŭstra imperiestro, pro la fakto, ke lia armeo uzis venengason kontraŭ la italoj. Unue: tiuj gasoj estis tiutempe ne jam kondamnitaj; due: estis la Italio malfidela al la pakto, kiu sen motivoj atakis; trie: la aŭstraj trupoj troviĝis kontraŭ superforto; ne uzado de disponeblaj rimedoj estus krimo kontraŭ la propraj soldatoj. Karlo mem ege bedaŭris tiun agon. Post la batalo li ploris kaj diris: „Neniu homo povus prirespondi ion tian antaŭ Dio. Tiel eble plej baldaŭ mi metos finon al tio.” La maldekstrulo Anatole France deklaris: „Imperiestro Karl estis la sola deca homo, kiu en ĉi tiu milito havis gvidan pozicion. Sed oni ne aŭskultis lin! Li sincere kaj honeste volas la pacon kaj estis pro tio malestimata de la tuta mondo.” – Ne diri la tutan veron fariĝas kalumnio!

„Kontraŭ-komunista papo”: Johano Paŭlo la 2a havas ĉiujn kialojn por esti kontraŭ; li malamas la komunismon; sed atentu, ne la komunistojn. Oni ne povus aserti tion pri la komunistaj gvidantoj kontraŭ siaj antagonistoj. Komunismo pruvis esti „opio por la popolo”.

Do, legante la verkon de Simcock, memoru el kiu direkto „blovas la vento”.

Lode DORES
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Dores el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17