MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

TOGOLANDO

Per balot-kartoj atuti

En la periodo antaŭ la prezidantaj elektoj en Togolando (kaŭzitaj de la morto de la prezidanto Eyadema en februaro) okazis reviziado de la elektonto-listo. Por ke ĉio estu preta por la elektoj la 24an de aprilo, komenciĝis la reviziado fine de marto.

Tiuj, kies nomoj jam aperis en la listoj, devis tuj ricevi siajn balot-rajtigajn kartojn. Aliaj devis enskribiĝi por ricevi surogatan karton. Sed kiam finiĝis la 6an de aprilo la reviziada periodo, plendis multaj – aparte membroj de opoziciaj partioj – ke siajn kartojn ili ne ricevis.

Kontraŭkonstitucie

Ŝajnas, ke membroj de la partio de Faure (la filo de Eyadema, kiu post la morto de la patro kontraŭkonstitucie kaptis la potencon) malebligis al opoziciaj partioj disdoni kartojn. Faure-subtenantoj timigis multajn ordinarajn civitanojn, disdonante balot-kartojn al siaj amikoj kaj rifuzante kartojn al aliaj. Aparte malkontentiĝis opozicianoj.

Tial manifestaciis reprezentantoj de opoziciaj partioj. Ili petis, ke oni prokrastu la elektojn, dirante, ke tiel ne estu organizataj honestaj elektoj. Partianoj de Faure rifuzis prokrasti la elektojn, kaj do la opoziciaj partioj decidis ĉiutagigi la manifestaciojn en la semajnoj antaŭ la 24a de aprilo. Samtempe ili postulis, ke ĉiu ricevu sian balot-rajtigan karton.

GBEGLO Koffi/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17