MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Por pli kompleta lingvo

Terminologiaj laboroj estas parto de ĉiu kohera programo lingvopolitika. Ofte parolantoj de minoritataj aŭ subpremataj lingvoj konscias la gravan rolon de terminologiaj laboroj en la progresigo de iliaj lingvoj. Esperantistoj ĝenerale bone konscias la gravecon de tiu demando, sed Terminologia Esperanto-Centro, fondita en 1987, de jaroj praktike ekzistas nur surpapere. Tial aparte bonvenas Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj.

La verko estis eldonita de KAVA-PECH kiel la kvara volumo de la serio Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko kaj enhavas la kontribuaĵojn prezentitajn dum la samtitola konferenco, okazinta en 2004 en Dobřichovice, Ĉeĥio. Ĝi estas dividita je du sekcioj: Fake pri Esperanto kaj Esperante pri sciencoj, kun kontribuaĵoj de deko da konataj nomoj.

La unua sekcio temas pri teoriaj kaj pri praktikaj demandoj de la terminologia scienco. Enestas interesaj kaj valoraj kontribuaĵoj, kiel ekzemple tiu de Marc Bavant pri Apliko de XML al fakaj laboroj pri Esperanto kaj tiu de Josef Hron pri Ebloj por la elektronika prilaborado de grandaj vortaroj de Esperanto. Ne mankas pure teoriaj artikoloj, nun de la aŭtoreco de Jan Werner kaj Detlev Blanke, ĉi-lasta en lia senmanke klara stilo, kvankam fojfoje tro lakona. Kiel ribelema voĉo en la prelegokolekto, Werner plendas pri la aktuala stato de la faka lingvo, kiu laŭ li malriĉas kompare kun la poezia. Bedaŭrinde, tamen, leviĝas neniu voĉo kontraŭ la labormetodoj kaj laboriloj de la esperanta terminografio, ankoraŭ tro postiĝintaj rilate al tiuj de naciaj lingvoj. Tiusence, Hron, en la supre citita artikolo, proponas Excel kiel programon por la prilaborado de terminologiaj donitaĵoj: utila ideo, kiu devus nur portempe surogate ŝtopi unu el la breĉoj en la laboro de niaj terminografoj kaj leksikografoj.

Ĵetante rapidan rigardon sur la bibliografiajn listojn de la diversaj aŭtoroj, oni tuj konstatas en ilia pensado influon de la Viena Skolo de terminologio, reprezentata ĉefe de Wüster. Nenie troveblas nomoj, ligitaj al la novaj fluoj kaj tendencoj, kiuj venis alporti grandegan kontribuon al la terminologiaj studoj ekster la viena perspektivo. Oni ricevas la impreson, ke eĉ ne sur la teoria terminologia tereno la Esperanto-komunumo sukcesis atingi nacilingvajn komunumojn. Escepto ŝajnas esti Blanke, kiu, malgraŭ sia konata aliĝo al la Viena Skolo, en sia teksto Kio estas faklingvo kaj kiel esplori ĝin? aludas al modernaj aliroj en la terminologiaj studoj.

Konsistigas la duan sekcion fakaj tekstoj pri parazitologio, internacia turismo kaj la kostoj de la lingvaj problemoj en Eŭropo, respektive verkitaj de Rüdiger Sachs, Ottó Haszpra kaj Boĵidar Leonov.

La tuto, eĉ se ne impona, estas neneglektinda atingo de nia mikrokomunumo. La venonta konferenco, okazonta novembre 2006, probable rezultigos kroman volumon de prelegokolektoj, espereble kun malpli da lingvaj malglataĵoj kaj en litertipoj ne tiel malgrandaj.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Zdeněk Pluhař (red.): Fake pri Esperanto kaj esperante pri sciencoj. Eld. KAVA-PECH, Prago, 2005. 84 paĝoj broŝuritaj. ISBN: 80-85853-78-7
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28