MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

HOMAJ RAJTOJ

Ekzekutado ekzekuciata

En neniu lando de la mondo estas ekzekutitaj pli da homoj, ol en Ĉinio – tion almenaŭ asertas la asocio por homaj rajtoj Amnestio Internacia (AI). Laŭ ĝi tie pasintjare estis ekzekutitaj almenaŭ 3400 personoj.

Ĉinio ne estas la sola nigra ŝafo en la listo. Ĝin sekvas Irano kun almenaŭ 159 ekzekutoj, Vjetnamio kun 64 kaj Usono kun 59. En la tuta mondo en 2004 estis ekzekutitaj preskaŭ 3800 personoj – pli ol iam ajn dum la pasintaj 25 jaroj. Ĉar en multaj landoj la mortpuno estas aplikata nur sekrete, la efektiva kvanto de ekzekutoj supozeble multe pli altas.

Festotagoj

AI bazas sin ekzemple sur Interret-raportoj pri ekzekutoj okaze de festotagoj aŭ dum la cetero de la jaro. Tamen ekzistas fontoj, kiuj mencias preskaŭ 10 000 ekzekutitajn homojn en Ĉinio en 2004. La ĉina registaro ne prikomentas tiujn ciferojn.

Pozitivaj evoluoj okazis laŭ AI en Butano, Grekio, Samoo, Senegalo kaj Turkio, kiuj abolis la mortpunon. Ĝin tamen denove enkondukis la registaroj de Irako kaj Sri-Lanko. Entute 76 landoj aplikas ankoraŭ la mortpunon. AI bonvenigis la decidon de la usona supera kortumo ne plu ekzekuti junajn krimulojn. Tion plu faras Irano kaj Ĉinio, kiuj laŭ Amnestio Internacia tiamaniere agas kontraŭ la UN-konvencio por la protekto de infanoj, kiun ambaŭ landoj ratifis.

La dosiero de AI pri mortpuno legeblas ĉe www.amnesty.org.

Marko Naoki LINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Naoki Lins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17