MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Moderna vivo

LITOVIO

Fr-ostoj ...

Du artistoj de la magia teatro DiArchy el la litova urbo Druskininkai realigis ŝajne neimageblan aferon. Arvydas Gaičiunas, 35-jaraĝa, kaj lia 28-jara fratino Diana pasigis 63 horojn 31 minutojn 15 sekundojn fermitaj en glacia dometo.

La 1,5 kvadratmetrojn granda kaj 12 tunojn peza dometo, konsistanta el glaciaj muroj, estis starigita apud la Balta Maro en la banloko Palanga. Dum la eksperimento, observata de kuracistoj kaj psikologoj, Arvydas, duonnuda, kaj Diana, leĝere vestita, manĝis nenion, trinkis nur akvon kaj ne dormis. Ĉapelojn ili portis, por ke, starante, ili povu iom ripozi, sin apogante kontraŭ muro.

Dum kelkaj monatoj la du cirkaj artistoj trejnis sin en sia hejmurbo en dometo, konstruita el glacio el apuda lago. Krome ili staris ok horojn en arbaro en la vintra frosto kaj kuŝis dekkelk horojn sur la neĝo.

Iluziisto

Instigis ilin eksperimento de la usona iluziisto David Blaine [blejn], kiu en 2000 en glacia dometo en Novjorko sendorme kaj senmanĝe pasigis 61 horojn 40 minutojn 15 sekundojn. La litovoj volis superi la usonanon kaj en frosto elteni minimume 63 horojn. Unikas la litova eksperimento, ĉar unuafoje partoprenis virino.

Provoj englaciiĝi ne estas novaj. Unuafoje pri eksperimento tia parolis la magiisto Harry Houdini [hari hudini] en 1922. Tamen pro malsano li malsukcesis. Male Arvydas kaj Diana, la tria generacio de cirka familio: iliaj gepatroj longe ludis en Moskvo, kaj ilia avo ludis jam en 1935 en cirko en Litovio.

Laimius STRAŽNICKAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laimius Stražnickas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17