MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Esperanto Teanga Idirnáisiúnta

Esperanto Teanga Idirnáisiúnta (La internacia lingvo Esperanto) – tio estas la titolo de nova ampleksa plaĉaspekta informlibro pri Esperanto en la irlanda lingvo, verkita de Risteárd Ó Glaisne kaj eldonita ĉe Coescéim en Irlando. La verko en 242 paĝoj klarigas pri la historio kaj nuna stato de la Esperanto-movado kaj pri la lingvo mem. La verko estas akirebla kontraŭ 7,50 eŭroj en irlandaj librovendejoj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17