MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Šiandien Lietuvoje bus debesuota

Ĉu vi surmetos sunokulvitrojn aŭ dikan varman surtuton, kiam dum la universala kongreso en Vilniuso vi matene en la radio aŭdos Šiandien Lietuvoje bus debesuota? Nu, tiuj, kiuj legis kaj iom studis la verkon Litova Lingvo per Esperanto-okuloj de Marc Vanden Bempt scios kiel vesti sin! Sed ili scios ankaŭ kiel saluti en la litova, kiel kompreni la plej gravajn indikojn en stacidomoj, sur la strato ktp.

Vi trovos en la verko enkondukon pri la situo de la litova lingvo inter la aliaj hind-eŭropaj lingvoj, artikolon pri la prononco (akcento, intonacio, asimilado) kaj plurajn ĉapitrojn pri gramatiko kaj leksiko (homoj, loĝado, emocioj, religio, sciencoj, butikumado, nacioj kaj landoj ktp. ktp). La libro ne estas kurso, sed enhavas unikan kaj kompletan superrigardon pri la litova lingvo.

Nemalhavebla libro se vi planas viziti Litovion! Sed ankaŭ se vi restos hejme, vi trovos tie fascinan superrigardon pri tiu ĉi lingvo, kiu kune kun la prusa kaj latva formas la baltan lingvogrupon.

Paŭlo PEERAERTS
Marc Vanden Bempt: Litova Lingvo per Esperanto-okuloj. Komuna eldono de Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto 3000, Leuven, 2005. 184 paĝoj kudre binditaj. ISBN 90-77066-15-2.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭlo Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17