MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Libroj

Ne nur intimaj temoj

Transformi la krudmaterialon, liveritan de la vivo, en arton ne estas, feliĉe, ekskluzivaĵo de nacilingvaj kulturoj. Se nacilingvaj literaturoj ĝojas havi siajn George Bataille, Henry Miller kaj aliaj, la esperanta povas fieri pri, ekzemple, Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah, malgraŭ la kvantaj kaj kvalitaj diferencoj inter la menciitoj. Diferencoj, kiujn estus maljuste kompari.

Tamen, same kiel la unuaj, la lastaj ĉerpis el la kompleksa vivo-reto la fadenojn por ŝpini kelkajn el siaj verkoj, eĉ se ili ĉiuj havas aŭ havis malsamajn motivojn kaj literaturajn projektojn. La rezulto, ambaŭokaze, povas esti polemik-veka (kia vere ĝi iufoje estis ĉe Bataille kaj Miller, unuflanke, kaj ĉe de Zilah kaj Urbanová, aliflanke), sed nepre intima.

Ĝuste intimeco estas la objekto de Intimaj temoj en la Esperanto-beletro, kolekto de kontribuoj, prezentitaj de ok aŭtoroj okaze de Internacia Esperanto-Konferenco en Prago (2003). La verketo, eldonita de Kava-Pech, prezentas enhavon ne tute koheran kun la titolo, se oni komprenas „Esperanto-beletron” kiel literaturon, originale verkitan en Esperanto. Ja tie legeblas Gerrit Berveling pri intimaj rilatoj en la Biblio, Vlastimil Kočvara pri Karel Hynek Mácha, „spirita patro de la moderna ĉeĥa poezio”, kaj Eugène de Zilah pri teroro.

La unua kontribuo de la belga verkisto Christian Declerck titoliĝas Intimeco en beletro. Temas pri teksto, en kiu, saĝe volante lasi flanke la eternan diskuton pri difino de beletro, la aŭtoro tamen skizas kelkajn konsiderojn pri la rolo de literaturo („... fari el homaj vivospertoj tutaĵon kaj montri signifojn”). Li plu riskas difinon pri fikcio, „ordigita mikso de realaĵoj, elpensita kombino, rearanĝo pro literatura celo”, kaj atribuas signifon, en la kunteksto de literaturaj tekstoj, al la vorto „intima”, kiu ne nur – li tuj zorgas substreki – priskribas aŭ pritemas erotikon. Leviĝas ankaŭ aliaj demandoj, kiel la jena: kiu(j) sentumo(j) efektivigas la plej fortan intimecon? Tamen, eble pro manko de tempo aŭ spaco, tiuj demandoj estas preterpase pritraktitaj, kaj la ceteron de la teksto konsistigas nur listigo kronologia de „intimaj” verkoj en Esperanto.

Pli interesa estas lia dua kontribuo Intimaj temoj en fikcio kaj biografio, en kiu interplektiĝas, interalie konsideroj pri karakterizaĵoj de fikcio, biografio kaj aŭtobiografio. Precipe de tiuj du lastaj, la plej reprezentaj verkoj en tiuj ĝenroj, estas tie menciitaj. La galerion konsistigas, kun diversaj gradoj de „intimeco”, Hetajro dancas (Urbanová), Neniu ajn papilio (Steele), la delikate kaj poeziplene intima Ombro sur interna pejzaĝo (Štimec) kaj aliaj.

Declerck ne haltas je tiu diskuto kaj plu sekvas sian padon, sed ĉi-foje en alia direkto: recenzado kaj literatura analizado. Ŝanĝiĝas la objekto, ne la titolo.

Nun li pledas por malpli da impresionismo en recenzado kaj, sekve, pli da objektiveco, kio eblas per – ni diru – sistema analizo pri la koncerna verko aŭ teksto. Tio implicas studon pri la diversaj teknikoj kaj elementoj, kiuj rolas kiel „materialo” en la produktado de literaturaĵo: ekzemple, rakontoperspektivo, temo ktp. Nur fine de la analiza vojo venu la aprezo fare de la recenzanto.

Lige kun tiuj temoj, Jean-Luc Tortel pritraktas la demandon pri literatureco de aŭtobiografioj per teksto, titolita Ĉu aŭtobiografioj estas literaturo? Kiel atendeble, la franca aŭtoro respondas surbaze de kriterioj stilaj, laŭ vojo, sekvita de pluraj literaturaj teoriistoj. Alivorte, por karakteriziĝi kiel literaturaĵo, la verko estu kolorigita de malbanala lingva kaj stila prilaboro, kiu, donante artan aspekton al la tuto, „lasas spuron”. Laŭ la vortoj de Tortel mem, „la komunika parolo skribas sur sablo, la beletra parolo grifelas sur marmoro”.

La vivo de Eli Urbanová riveliĝas en la mallonga plaĉe legebla biografia skizo La vivo kaj verkaro de Eli Urbanová de Miroslav Malovec. Por tiuj, kiuj emas gvati detalojn de ŝia interesa vivo kaj samtempe ĝui belan artisman aŭtobiografian romanon, necesas legi Hetajro dancas, por kiu la supra kontribuo taŭgas kiel preludo.

Sekvas mallonga teksto de Urbanová Ĉion kulpas la viroj, malgranda omaĝo al la viroj, kiuj iel partoprenis ŝian vivon kiel edzoj aŭ eldonistoj, aŭ tutsimple kiel rekonantoj de ŝia granda valoro kiel poetino.

Alia virino, ĉeestanta en la verko, Maria Butan, riĉigas la enhavon per poezieca eseo, titolita La atendo, riĉa de emocioj. Tie la rumana aŭtorino, post la komencaj difinoj, esploras la fenomenon „atendado” en kelkaj esperantaj literaturaĵoj.

El pagana mondo la leganto povas tuj salti al la kontribuo de nia erudicia Gerrit Berveling, kiu, per Intimaj rilatoj en la Biblio, peras al ni la intimajn rilatojn – aŭ ilian mankon – en kelkaj bibliaj tekstoj, same kiel la lingvajn kamuflaĵojn, utiligitajn de la diversaj aŭtoroj por aludi al tio, kion la pudoroj kaj moroj de iliaj respektivaj epokoj rigardis kiel hontindan aŭ maldecan. Kiel pastoro, verkisto, tradukisto el, interalie la latina, Berveling profunde konas la malnovegajn librojn, formantajn la Biblion. Ironie, en verko, pretendanta pritrakti „intimajn temojn” en la esperanta beletro, li atingas la pinton per kontribuo ekstertema.

Ankaŭ ekstertema estas eseo de Eugène de Zilah Tri teroroj, reproduktita el la numero 108 de La Gazeto. Kvankam de Zilah atentigas nin pri tio, ke „probable ekzistas teroroj je ĉiuj kolornuancoj de la ĉielarko”, li parolas pri tri specoj de teroroj: la ruĝa (revolucia aŭ banditisma), la blanka (administracia, ŝtata) kaj la nigra (starigita de stultaj konven(so)ciaj leĝoj, superstiĉoj, religiaj misinterpretoj). Eble sen intereso por la aĉetinto, misgvidita de la librotitolo, ĉi tiu teksto montriĝas leginda en tempo de terorismaj atencoj kaj priterorismaj zorgoj.

En „intima” direkto staras Kaj kiu pravas ... de de Zilah, kompreneble ne lia samnoma lasta verko, sed teksto, verkita en formo de memintervjuo, formulo, adoptita de la aŭtoro por klarigi al la publiko, kial li, daŭrigante sian tradicion, senpudore malkaŝas „maldecajn” detalojn de sia vivo en Kaj kiu pravas ... Eble en la okazo de de Zilah, la literaturo senlima, senpudora, senmistera havas la liberigan kaj revolucian forton, kiun iuj vidas en psikanalizo. Nur elsputante sian galon kaj nudigante sian animon, senkonsidere pri pudoroj afektitaj aŭ ne, „oni povas lukti kontraŭ la timo kiu pezas sur homoj de nia moderna mondo”.

Se la franca verkisto Bataille verkis por forviŝi sian nomon kaj ne freneziĝi, de Zilah estas pli ambicia, ĉar lia projekto staras sur pli ampleksa nivelo. Ni ricevas la impreson, ke temas pri voĉo de profeto en dezerto: preter la demando, ĉu esperantistoj nuntempe povas aŭ volas ion legi en Esperanto, nia mikrokosma komunumo estas tute seninflua sur la cetero de la mondo. Ĝi probable ne aŭdigos lian voĉon ekster la limoj de sia propra abstrakta teritorio. Tial de Zilah sonas tro optimisme en la vortigo de siaj motivoj.

Kiel kutime ĉe Kava-Pech, la neglektita interna aspekto, malgraŭ la elvokivaj ilustraĵoj de Pavel Rak, malkongruas kun la bela kovrilo. Preskaŭ tute malestas gramatikaj eraroj, kaj, se oni ne emas al profundeco, Intimaj temoj restas iom interesa verko, pli distra, ol instrua, kaj nur parte „intima”.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Petr Chrdle (red.): Intimaj temoj en la Esperanto-beletro. Eld. Kava-Pech, Prago, 2005. 103 paĝoj broŝuritaj. ISBN 80-8585-74-4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Reinaldo Marcelo Ferreira el Monato (www.monato.be).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17