MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Ekonomio

JAPANIO

Studentoj studadas

En marto okazis kursfina ceremonio en la universitato, kie mi dum ok jaroj laboris. Mi decidis ĉeesti la ceremonion por gratuli miajn studentojn kaj adiaŭi. Poste mi renkontis kelkajn miajn eksajn studentojn kaj demandis ilin, kion ili faros. Fraŭlino A restos hejme pro familia afero kaj lernados por iu celo. Fraŭlino B vizitos du-jaran lernejon por fariĝi dent-higienisto. Fraŭlo C por tri jaroj eniros la bonfartan fakon de sia universitato. Fraŭlino Ĉ eniros universitaton por geflegistoj. Fraŭlino D laboros kiel instruisto. Fraŭlino E eniros du-jaran superan kurson por io neklara.

Surprizis min, ke nur unu el ses studentoj laboros. Kvin iĝos denove studentoj subtenataj de siaj gepatroj. Jamada Masahiro, profesoro de la Universitato de Tokio, analizas la nunan socion jene: Ĝis 1995 daŭris socio, en kiu multaj sentis, ke ili apartenas al la meza klaso kaj ke ili povas teni sian vivnivelon, sekvante la pavimitan vojon, sed en la 1990aj jaroj la registaro enkondukis reformojn en la labormerkato kaj en la strukturo de dungado laŭ la usona strategio. Tio ebligu al plurnaciaj entreprenoj agi facile en Japanio. Kompanioj komencis „restrukturi”, eŭfemismo por maldungi laboristojn. La rezulto estis malmultiĝo de regulaj laboristoj kaj multiĝo de neregulaj laboristoj. Proporcio de senlaboreco kreskis de malpli ol 1 % ĝis 4-5 %.

Laŭ enketo pri la estonteco inter mil junuloj, 14 % opinias, ke ili fariĝos pli riĉaj, kaj 41 %, ke ili fariĝos malpli riĉaj. Ili alfrontas novajn cirkonstancojn, kiujn antaŭaj junuloj neniam spertis. Tiuj, kiuj parazitas ĉe siaj mezklasaj gepatroj, ankoraŭ pensas, ke ili apartenas al la meza klaso, sed tio estas iluzio. Post 10 ĝis 20 jaroj, kiam iliaj gepatroj mortos, restos multaj mezaĝuloj sen stabila laborloko.

Vivcirklo rompita

Junuloj estas ege maltrankvilaj pri sia estonteco. Laŭ alia enketo en 2004, 57,3 % de la junuloj sentas maltrankvilon en sia ĉiutaga vivo. Kaŭzoj estas studentiĝo, dungiĝo kaj edziĝo. Malantaŭ ilia maltrankvilo estas rompiĝo de la tradicia vivcirklo, laŭ kiu ĝis ĉirkaŭ 1990 junuloj edukiĝis senzorge por fini la studadon, eklabori kaj sendependiĝi en la socio.

En la 1980aj jaroj instruistoj de mezlernejoj (por 15- ĝis 17-jaruloj) estis tre okupitaj akcepti varbistojn el kompanioj. Tiam mankis laboristoj, tiel ke lernantoj povis elekti kompanion preskaŭ laŭ sia volo. Ili ne sentis sin maltrankvilaj. Tiuj, kiuj studentiĝis, havis plian avantaĝon en la elekto de laborloko. En kompanioj junuloj estis tre valoraj fortoj, do superuloj zorge edukis ilin kaj post kelkaj jaroj proponis al ili edz(in)iĝi. Tiam kompanioj preskaŭ neniam maldungis laboristojn, do ĉiuj povis labori sen timo de maldungo. Kompanioj estas kvazaŭ familioj, konsistantaj el gepatroj (prezidanto kaj estraranoj) kaj gefiloj (laboristoj). Laboristoj kredis, ke ili povos labori en „sia” kompanio ĝis emeritiĝo.

Nun tiu cirklo estas rompita. Nia socio ne garantias laborlokojn por junuloj, kaj kompanioj ne volas aŭ ne povas elspezi monon kaj tempon por eduki ilin. La junuloj, al kiuj mankas kapablo kaj sperto, baldaŭ iĝas lacaj kaj forlasas la kompanion. Kompanioj mem ne estas tiel fortaj, kiel antaŭe, do oni ne povas dependi de tiuj, oferante sian tutan vivon. Kompanioj jam ne estas hejmoj, sed kvazaŭ batalejoj. Junuloj antaŭvidas tiom multajn obstaklojn kaj malfacilaĵojn, ke ili timigite prokrastas sian debuton en la socio kaj restas en sia nuna agrabla vivo kiel studento. Dume kreskas diferencoj inter enspezoj, kaj la venkitoj perdas ŝancojn pri edukado, dungiĝo ktp. Multaj ne plu sentas, ke ili apartenas al la meza klaso. En tiaj cirkonstancoj junuloj perdas sian vojon senespere kaj senkontraŭbatale, ne komprenante, kio okazas nun kaj kiu okazigis tion.

HORI Jasuo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hori Jasuo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17