MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO

Politiko

DEMOKRATIA RESPUBLIKO KONGO

Ŝtato-stato

Vizitinte la Demokratian Respublikon Kongo (DRK), la belga ministro pri eksteraj aferoj Karel de Gucht deklaris: „Mi ne trovis kapablajn politikistojn en DRK, kaj ne estas ŝtato tie.”

La komentoj estigis diplomatan incidenton inter DRK kaj Belgio, precipe ĉar la ministro parolis en Ruando, malnova malamiko de DRK. Nur la alveno de Louis Michel [luí miŝél], iama belga ministro pri eksteraj aferoj, en Kinŝason iom malstreĉis la situacion. Tamen en DRK oni komencis esplori la fonon de la ministraj komentoj.

Certe, post la sendependiĝo de DRK, eksa belga kolonio, neniam okazis veraj elektoj. Prezidanto Mobutu, diktatoro, kiu helpe de okcidentaj interesitoj retenis sian potencon 32 jarojn inter 1965 kaj 1997, estis sekvita de Laurent [lorá] Kabila, subtenata denove de okcidentanoj kaj de la armeo: Kabila estis mistere murdita en 2001, kiam la lando suferadis pro ribelo kaj interna milito. Sekvis lia filo Joseph [ĵozéf] Kabila.

Ribelintaj partioj

Tiam okcidentanoj, sen la konsento de konganoj, organizis dialogon inter la ribelantoj kaj la registaro de Joseph Kabila. Rezulto: tutlanda registaro kun unu prezidanto, Joseph Kabila, kvar vic-prezidantoj (du el ribelintaj partioj, unu subtenanto de Kabila kaj unu el opozicia partio) kaj 44 ministroj kaj 33 vic-ministroj.

Leviĝas la demando, kion la konga popolo povas esperi surbaze de registaro tia, kunmetita el malnovaj malamikoj. Kaj memorindas, ke estis precipe okcidentanoj, kiuj starigis la registaron. Pro tio ironias, ke okcidenta ministro, belgo, riproĉis al DRK, ke tie ne estas ŝtato.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Serge Zandandu Ntomono Zola/pg el Monato (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2019-04-17